各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.

giovedì 16 dicembre 2010

Rapida serĉado en Nova Plena Ilustrita Vortaro (NPIV - 2002) pdf

Saluton!

Mi jam publikigis etan Linuksan skripton por rapide serĉi vortojn en la pdf-versio de la fama Nova Plena Ilustrita Vortaro. Kompreneble, libro de pli ol 1200 paĝoj en pdf estas vere senutila. Kaj vi sendube preferas la paperan version. Tamen, se vi volas plirapidigi viajn serĉojn, kaj la papera vortaro ŝajnas al vi tro malrapida, vi devus uzi la pdf-version kun la programo, kiun mi skribis.

Nun mi plibonigis la programon kaj ĝi unu estas Pitona skripto (Pitono = Python). La serĉoj estas ege pli rapidaj nun, kaj ĝi estas preskaŭ perfekta. Reale, ĝi ne estas tiel pro kelkaj eraroj (simple, ne ĉiam divenas la ĝustan paĝon, sed ĝi malfermas la vortaron antaŭ aŭ post la ĝusta loko je kelka paĝo; kompreneble, nenio ĝena, male! Ĝi estas preskaŭ perfekta kompare kun la antaŭa Linuksa skripto!)

Por uzi ĝi, simple elŝutu la dosierujon, kie mi metis la programon kune kun ĝiaj gravaj dosieroj. Vi devas malfermi ĝin kaj meti la dosierojn en la dosierujo, kiun vi plej ŝatas. Poste, vi devas agordi ĝin, modifante la dosieron nomita 'serĉiNPIV2002_agordoj', kie vi DEVAS meti la nomon de via favoritan pdf-legilon kaj la absolutan vojon plus la nomon de via pdf-vortaro.

La programo estis pensita por funkcii en la terminalo. La serĉoj devas esti farita de terminalo. Eble, kiam mi havos tempon, mi kreos pli grafikan version. Por aktivigi la programon de terminalo de Linukso, vi devas skribi:

python serĉiNPIV2002.py

Kompreneble, por fari tion, vi devas esti en la dosierujo, kie vi kopiis la programon kune kun ĝiaj gravaj tri dosieroj (sen ili, ĝi ne funkcias).

giovedì 25 novembre 2010

Hipotezo de Gaja kaj la Vivo, kiu kreas sin mem

Antaŭ multaj jaroj, mi legis pri la hipotezo-Gaja (kiu ne estas la gaja hipotezo!), sur la libro de Fritjof Capra, La retoj de la Vivo. Tie, la aŭtoro rakontis, ke du sciencistoj, James Lovelock kaj Linn Margulis, dum la 70aj jaroj, hipotezis, ke la Tero reale estu super-organismo, kiu sukcesis subteni sin, pere de cikloj de sinregulado.
Per la termino super-organismo, oni celas indiki tiujn organismojn, kiuj estas konsistigitaj de multaj pli simplaj organismoj; krome, la super-organismo estas emerĝanta propreco de la interplektita aktivado de ĉiu unuopa organismo, kiu konsistigas ĝin. Ekzemple, la homa organismo, kompare kun ĝiaj ĉeloj, povas esti konsiderita super-organismo: la ĉeloj agas unuope, ĉar ili estas tro simplaj por havi kelkan specon de konscio; tial, ili ne havas konscio pri la aliaj ĉeloj; tio estas, ili reagas al iliaj frataj ĉeloj, sed ne konscie (parte, kiel kiam ni homoj perceptas jukon kaj ne scias la kialon: ni reagas al la juko, sed, plurfoje, tute aŭtomate).
Nun, la hipotezo-Gaja asertas, ke la tutaj organismoj de la Tero (pli aŭ malpli rekte) influu la Teron mem, plutenante la kondiĉojn, kiujn la organismoj mem bezonas.
Ĉu ĉi tiu hipotezo veras? La respondo devas esti pruvita science, kaj la unua paŝo estis la malkovrado de cikloj, kiuj influu la staton de la Tero kaj, samtempe, estu tre forte rilataj al la organismoj.
Mi citos etan pecon de la libro de Capra, La retoj de la Vivo, kie li parolas pri ekzemplo de ĉi tiaj retroagaj cikloj.

La rimarkinda karakterizo de ĉi tiuj retroagaj cikloj estas, ke ili interrilatigas la vivantojn kun la neviva materio. Ni ne plu povas pensi pri la rokoj, la bestoj kaj la plantoj, kvazaŭ ili estu apartaj estaĵoj. La teorio de Gaja pruvas, ke ekzistas forta rilato inter la vivaj partoj de la planedo – plantoj, mikroorganismoj kaj animaloj – kaj la ĝiaj nevivaj partoj – rokoj, oceanoj kaj atmosfero.
La ciklo de la karbona dioksido bone montras tiun aferon. Ekde milionoj da jaroj, la Teraj vulkanoj eligas grandegajn kvantojn de karbona dioksido (CO2). Konsidere ke CO2 estas unu el tiuj gasoj, kiuj pli multe kontribuas al la forceja efiko, Gaja bezonas forigi ĝin el la atmosfero, alie la planeda temperaturo tro altiĝus kaj la vivo estingiĝus. Plantoj kaj animaloj recikligas grandegajn kvantojn de CO2 kaj de oksigeno dum la procezoj de fotosintezo, spirado kaj putrado. Kaj tamen, ĉi tiuj interŝanĝoj ĉiam ekvilibriĝas kaj ne havas influo sur la nivelo de CO2 en la atmosfero. Laŭ la teorio de Gaja, la eksceso de karbona dioksido en la atmosfero estas forigita, pere de vasta retroaga ciklo, kie la veterdisfalo de la rokoj (petroj) estas fundamenta elemento.

CO2 Ciklo - 01 - eo
CO2 Ciklo - 01 - eo
CO2 Ciklo - 02 - eo
CO2 Ciklo - 02 - eo










En la procezo de veterdisfalo de la petroj, la rokoj de la Tera krusto kombiniĝas kun la pluva akvo kaj la karbona dioksido por formi diversajn kemiajn kombinaĵojn, kiuj nomiĝas karbonatoj. Tiele, la CO2 estas forprenita al la atmosfero kaj tenita en likvaj solvaĵoj. Ĉi tiuj procezoj estas tute kemiaj kaj ne bezonas la partoprenon de vivantaj organismoj. Tamen, Lovelock kaj aliaj sciencistoj eltrovis, ke la ĉeesto de bakterioj en la grundo multe pliigas la rapidecon de la procezo de veterdisfalo. Iasence, la bakterio, ĉeestantaj en la tero, agas kiel katalizilo en la procezo de veterdisfalo de la petroj, kaj la tuta ciklo de la karbona dioksido povas biologie esti konsiderita sammaniere al la katalizaj cikloj, kiuj estis studataj de Manfred Eigen.
En posta tempo, la karbonatoj, disperdiĝas en la oceano, kie tre etaj algoj, nevideblaj nudokule, sorbas kaj uzas ilin por konstrui prilaboritajn ŝelojn de gipso (kalcia karbonato). Tiele, la CO2, kiu estis en la atmosfero, nun estas en la ŝeloj de ĉi tiuj etaj algoj. Krome, la oceanaj algoj sorbas alian karbonan dioksidon rekte el la areo.

Coccolithus pelagicus
Coccolithus pelagicus

Kiam la algoj mortas, iliaj ŝeloj deponiĝas sur la oceana fundo, kie ili formas vastajn sedimentojn de kalkoŝtono (alia formo de kalcia karbonato). Pro ilia ega pezo, la sedimentoj de kalkoŝtono enprofundiĝas malrapide en la Tera mantelo kaj ili solviĝis, kaj ili eĉ povas startigi la moviĝon de la tektonikaj platoj. Fine, parto de la CO2 enhavita en la fanditaj rokoj estas denove eligita de la vulkanoj kaj startigas novan rondiron en la granda ciklo de Gaja.
La tuta ciklo, kiu interrilatigas la vulkanojn al la veterdisfalo de la petroj, al la bakterioj en la grundo, al la algoj en la oceano, al la sedimentoj de kalkoŝtono kaj denove al la vulkanoj – agas kiel grandega retroaga ciklo, kiu kontribuas al la regulado de la Tera temperaturo. Kiam la Suna varmiĝo pliiĝas, estas instigita la bakterian agon en la grundo, kaj tio pliigas la rapidecon de la procezo de veterdisfalo de la petroj. Siavice, ĉi tiu procezo forigas pli grandajn kvantojn da CO2 el la atmosfero kaj tial malvarmigas la planedon. Laŭ Lovelock kaj Margulis, similaj retroagaj cikloj – kiuj interrilatigas vegetalojn kaj rokojn, animalojn kaj atmosferajn gasojn, mikroorganismojn kaj oceanojn – regulas la Teran klimaton, la salecon de ĝiaj oceanoj kaj aliajn gravajn planedajn kondiĉojn.

Kun ĉi tiu ekzemplo en mia menso dum la jaroj, dum la antaŭa printempo, tagon mi promenis laŭ ordinara trotuaro, kiam mi ekrimarkis planton. Ĝi estis unu el tiuj simplaj plantoj, kiujn kutime oni ne konsideras. Ili kreskas en ĉiu fendo de la stratoj, kaj nur daŭra kaj laciga homa laboro sukcesas haltigi ilian kreskon kaj ilian disvastiĝon.
Nu, je tiu momento, ĵus kiam mi ekrimarkis tiun etan planton, mi komprenis gravaĵon: tiu planto ne havis radikojn, kiuj atingu la teron. Sub ĝi estis nur asfalto kaj ŝtona slabo, tial ĝi maleblis atingi la necesajn substancojn de la tero. La sola maniero, pro kiu ĝi povis transvivi, estis, ke ĝi kreis tiujn kondiĉojn.

251120101273
251120101273
Mi eksplikos ĉi tiun pli klare.
La radikoj de la plantoj estis tie, sed ili ne atingis la profundan teron, kiel la pli bonŝancaj kuzoj, kiuj tre bele kreskis apud ĝi, en la proksima ĝardeno. Ne, mia eta planto havis sian radikojn, sed ili estis tre mallongaj kaj restis tre proksimaj al ĝi. Eĉ sub ĝi. Kaj sub ĝi estis eta kaj maldika imitaĵo de la tero de ĝiaj kuzoj, fare de putraj folioj, polvo, cigareda cindro kaj papero. Mi tuj komprenis, ke tiu estis ekzakte la ĝusta loko, kie tiu eta planto povu naskiĝi: tie estis fendo, hazarda kaj eta malglataĵo de la trotuaro. Tie, iomete ŝirmitaj de la vento kaj aliaj agantoj, akumuliĝis diversaj materioj, tute hazarde. Tie, tiuj materioj povis putriĝi, kreante kompaktan substancon, kiu estis iom algluiĝema kaj tial rezista al la ventoj, kaj al la laboro de la purigistoj. Kaj, tiu putra koto, preskaŭ nekredeble por ni "puraj" homoj, tiel iĝis bona lulilo por la Naturo. Kaj, dum printempo, la plej parto de la semoj neniam rimarkis tiun algluiĝantan putraĵon, sed kelkaj el ili iris tien tute hazarde. Kaj tie, tiuj semoj trovis protektadon, kaj ili povis, dum malmulta tempo, montriĝis al la mondo, belaj kiel la Naturo faris ilin. Kaj poste ili mortis, kiel la tutaj vivuloj, sed iliaj infanoj povis profiti de tiu eta loko, kiu iam estis putraĵo, kaj nun estas aliaĵo, kiu estis modifita de ilia patro, kies restaĵoj fariĝis tero kaj nutraĵo por ĝiaj infanaj plantoj. Kaj ili nur devis danki ĝian patron, ĉar ilia loko, ilia hejmo, estis pli komforta ol tiu, kiun trovis ilia patro. Generacio post generacio, tiuj plantoj plivastigas ilian teran bazon, kaj, sen la homa interveno, la homa konstruaĵoj frue foriĝos, fariĝintaj manĝaĵo por tiuj etaj plantoj. Kaj la tuto fariĝis tre komforta por la plantoj, tute malsimile al tiu komenca trotuaro, kaj tute simila al la ĝardeno de la la kuzoj de la origina planto.
Finfine mi tute komprenis tion: la vivo vere kreas la kondiĉojn por sia vivo. Eble, Lovelock vidis bone.
251120101276
251120101276
251120101275
251120101275













Hodiaŭ mi fotografis kelkajn el tiaj trotuaraj plantoj. Mi esperas, ke nun vi vidu ilin per diversaj okuloj, kaj almenaŭ unufoje en via vivo, haltu fronte al ili kaj observu ilin por kapti la belecon kaj la potencon de la Naturo, kiu luktas por obteni sian vivrajton.

251120101277
251120101277
251120101272
251120101272

martedì 23 novembre 2010

Restu Malsata. Restu Naiva.


Mi tradukis ĉi tiun prelegon, kiun eldiris Steve Jobs. Mi pensas, ke ĝi estas unu el la plej bonaj lecionoj pri vivado, kiun oni povas aŭskulti aŭ legi. Mi donas la tradukon de ĝi al la Esperanta mondo, kiu, danke al ĝiaj frenezaj ideoj, daŭre vivas tre aktive kaj tre amuze.

Ĉi tie vi povas trovi la origina-lingvan prelegon.


Ĉi tiu estas la teksto de la magistriĝa ceremonio, fare de Steve Jobs, delegita administranto de Apple Computer kaj de Pixar Animation Studios, eldirita je la 12an de Junio 2005.

Estas por mi honoro esti hodiaŭ ĉe via magistriĝa ceremonio en unu el la plej bonaj universitatoj de la tuta Tero. Mi neniam magistriĝis. Dirante la veron, ĉi tiu estas la plej proksima aĵo al magistriĝo. Hodiaŭ mi volas rakonti al vi tri historiojn el mia vivo. Jen la tuto. Nenio mirinda. Nur tri historioj.

La unua historio estas pri la kunligado de la punktoj.

Mi retiriĝis el kolegio Reed post la unuaj ses monatoj, sed mi restis tie kiel enŝoviĝinto, dum ĉirkaŭ aliaj 18 monatoj, antaŭ mi vere retiriĝis. Do, kial mi retiriĝis?

Ĉio komencis antaŭ mia naskiĝo. Mia biologia patrino estis juna, ne edziniĝinta, magistriĝinta studentino, kaj ŝi decidis lasi min por esti adoptita. Ŝi tre forte volis, ke mi estu adoptita de magistroj, tial ĉio estis aranĝita tiel, ke, post mia naskiĝo, mi estu adoptota de advokato kaj lia edzino. Escepte de ilia repripenso: kiam mi estis ĵus naskiĝinta, ili decidis, ke ili reale volis inon. Tiam, miaj gepatroj, kiuj estis ĉe atendolisto, nokte ricevis vokon, kiu demandis: "Ni havas ne antaŭviditan viran infanon; ĉu vi volas lin?" Ili diris: "Kompreneble." Poste, mia biologia patrino malkovris, ke mia patrino neniam magistriĝis kaj mia patro eĉ neniam diplomiĝis. Ŝi rifuzis subskribi la finajn foliojn de la adopto. Ŝi nur akceptos post malmultaj monatoj, kiam miaj gepatroj promesis, ke iam mi iros al universitato.

Kaj post 17 jaroj, mi vere iris al universitato. Tamen mi naive elektis universitaton, kiu estis ĉirkaŭ multekosta kiel Stanford, kaj la tutaj ŝparoj de miaj laboristaj gepatroj estis elspezitaj por miaj universitataj taksoj. Post ses monatoj, mi ne eblis trovi la valoron en ĝi. Mi ne havis ideon pri tio, kion mi volis fari kun mia vivo, kaj pri kiel la universitato povis helpi min malkovri ĝin. Kaj tie mi estis elspezanta la tutan monon, kiun miaj gepatroj ŝpari dum ilia tuta vivo. Do, mi decidis retiriĝi kaj kredi, ke ĉio estos bona. Ĝi estis tre timiga tiam, sed repripensante ĝin, ĝi estis unu el la plej bonaj decidoj, kiujn mi ĉiam faris. Kiam mi retiriĝis, mi haltis sekvi kursojn, kiuj ne interesigis min, kaj mi komencis sekvi nur tiujn, kiuj ŝajnis al mi interesaj.

Ne ĉio estis romantika. Mi ne havis dormoĉambron, do mi dormis sur la pavimo en la ĉambroj de amikoj, mi retiris kokakolaajn botelojn por la 5 centimoj de depono, per kiuj mi aĉetis manĝaĵon, kaj mi paŝis tra la 7 miloj ĉiudimanĉe, por akiri unufoje semajne bonan manĝaĵon ĉe la templo Hare Krishna. Mi amis ĝin. Kaj multon el tio, kion mi hazarde renkontis sekvante mian scivolemon kaj intuicion, fariĝis nekalkuleble grava. Lasu min doni al vi ekzemplon:

La kolegio Reed tiam oferis eble la plej bonan instruadon de la lando pri kaligrafio. Tra la tuta kolegio, ĉiu afiŝo, ĉiu etikedo sur ĉiu tirkesto, estis belege skribita mane. Ĉar mi retiriĝis kaj mi ne devis sekvi la ordinarajn kursojn, mi decidis sekvi kaligrafian kurson por lerni kiel fari tion. Mi lernis pri la karaktroj serif kaj san serif, pri variado de la spaco inter diversaj literaj kombinaĵoj, pri kio igas la elstaran tipografion elstara. Tio estis belega, historie kaj arte rafinita, laŭ maniero, kiun la scienco ne povas rikolti, kaj mi trovis ĝin fascina.

Nenio el tio havis esperon pri trovi ian praktikan utilon en mia vivo. Tamen, post dek jaroj, kiam ni estis projektanta la unuan komputilon Macintosh, ĉio malkovriĝis utila por mi. Kaj ni enirigis tute ĝin en Mac. Ĝi estis la unua komputilo kun tre bela tipografio. Se mi neniam estus enŝoviĝinta en tiu unuopa kurso en la universitato, Mac neniam estus havinta la multenombrajn karakterojn aŭ la proporcie interspacigitajn tipojn. Kaj konsidere ke Vindozo nur kopiis Mac, verŝajne neniu persona komputilo estus havinta ilin. Se mi neniam estus retiriĝinta, mi neniam estus enŝoviĝinta en tiu kaligrafia kurso, kaj la personaj komputiloj povus ne havi la mirindan tipografion, kiun ili havas. Kompreneble, maleblis la kunligado de la punktoj antaŭrigardante kiam mi estis ĉe la universitato. Sed ĝi estis tre, tre klara, kiam mi rerigardis ĉion post dek jaroj.

Denove, vi ne povas kunligi la punktojn antaŭrigardante; vi nur povas kunligi ilin postrigardante. Tial, vi devas kredi, ke la punktoj iel kunligiĝos en via estonteco. Vi devas kredi ion -- via ventro, destino, vivo, karmo, io ajn. Tiu ĉi metodo neniam lasis min malbone, kaj ĝi estis la plej granda elemento, kiu diferencigis mian vivon.

Mia dua historio estas pri amo kaj perdo.

Mi estis bonŝanca -- mi trovis tion, kion mi amis fari frue en mia vivo. Woz kaj mi fondis Apple ĉe mia gepatra garaĝo, kiam mi estis 20-jara. Ni intense laboris, kaj en 10 jaroj Apple kreskis ekde ni du en garaĝo al 2$-miliarda-entrepreno kun pli ol 4000 oficistoj. Ni ĵus eldonis nian pli bonan kreaĵon - Macintosh - antaŭ jaro, kaj mi ĵus fariĝis 30-jara. Kaj tiam mi estis maldungita. Kiel vi povas esti maldungita de entrepreno, kiun vi mem kreis? Nu, kiam Apple kreskis, ni dungis iun, kiu ŝajnis al mi talenta por estri la entreprenon kun mi, kaj dum la unua jaro ĉio bonis. Sed poste niaj vidpunktoj pri la estonteco komencis disiĝis kaj fine ni atingis malkonsenton. Kiam tio okazis, nia administra konsilo subtenis lin. Tial, je miaj 30a jaroj, mi estis fortranĉita. Kaj tre publike fortranĉita. Tio, kio estis la centro de mia tuta plenkreska vivo, foriĝis, kaj mi estis disfalinta.

Mi reale ne sciis kion fari dum kelka posta monato. Mi sentis, ke mi seniluziigis la antaŭan generacion de entreprenistoj - ke mi perdis la torĉon, kiel ĝi estis donita al mi. Mi renkontis David Packard kaj Bob Noyce kaj mi provis pardonpeti por esti ruiniginta ĉion tiel malbone. Mi estis tre publika fiasko, kaj mi eĉ pensis foriri el la silikona valo. Tamen io komencis kreski en mia menso - mi ankoraŭ amis tion, kion mi faris. La okazaĵoj ĉe Apple ne ŝanĝis iomete tion. Mi estis forĵetita, sed mi ankoraŭ estis enamiĝinta. Tial mi decidis starti denove.

Tiam mi ne vidis ĝin, sed mi malkovris, ke la maldungo de Apple estis la plej bona afero, kiu povis okazi al mi. La pezeco de la sukceso estis anstataŭita de la malpezeco de esti denove novulo, malpli certa pri ĉio. Tio permesis min eniri unu el la plej kreemaj periodoj de mia vivo.

Dum la sekvaj kvin jaroj, mi kreis entreprenon, kiu nomiĝis NeXT, kaj alian entreprenon, kiu nomiĝis Pixar, kaj mi enamiĝis al mirinda virino, kiu iĝis mia edzino. Pixar kreis monde la unuan komputilo-animitan filmon, Toy Story, kaj estas la plej sukcesa firmo pri komputilo-animado en la tuta Tero. Per rimarkinda turno de la eventoj, Apple akiris NeXT, mi reiris al Apple, kaj la teknologio, kiun ni evoluigis ĉe NeXT, estas la kerno de la aktuala renaskiĝo de Apple. Kaj Laurene kaj mi kune havas mirindan familion.

Mi estas preskaŭ certa, ke nenio el tio estus okazinta, se mi ne estus maldungita de Apple. Estis medicino kun abomena gusto, sed mi opinias, ke la paciento bezonis ĝin. Kelkfoje la vivo frapas vin en la kapo per briko. Ne perdu fidon. Mi certas, ke la sola afero, kiu plutenis min moviĝanta, estis, ke mi amis tion, kion mi faris. Vi devas trovi tion, kion vi amas. Kaj tio veras pri via laboro, kiel pri via amoj. Via laboro plenigos la plej parton de via vivo, kaj la sola maniero, por esti vere kontenta, estas fari tion, kion vi pensas esti grandioza laboro. Kaj la sola maniero por fari grandiozan laboron estas ami tion, kion vi faras. Se vi ankoraŭ ne trovis ĝin, daŭrigu la serĉadon. Ne haltu. Kiel kun ĉiuj koraj aferoj, vi scios kiam vi trovos ĝin. Kaj, kiel ĉiu valora rilato, ju pli jaroj pasas, des pli ĝi pliboniĝas. Do, daŭrigu la serĉadon, ĝis vi trovos ĝin. Ne haltu.

Mia tria historio estas pri morto.

Kiam mi estis 17-jara, mi legis citaĵon, kiu asertis la jenan: "Se vi vivas ĉiun tagon, kiel ĝi estu la lasta, iun tagon vi sendube estos ĝusta." Ĝi impresis min, kaj ekde tiam, dum la lastaj 33 jaroj, mi rigardis la spegulon ĉiumatene, demandante al mi mem: "Se hodiaŭ estus la lasta tago de mia vivo, ĉu mi volus fari tion, kion mi devos fari hodiaŭ?" Kaj kiam la respondo estas "Ne" dum tro multaj sinsekvaj tagoj, mi scias, ke mi bezonas ŝanĝi ion.

Memori, ke mi frue estos mortinta, estas la plej grava ilo, kiun mi iam renkontis por helpi min fari la grandajn elektojn en mia vivo. Konsidere, ke preskaŭ ĉion - ĉiuj eksteraj atendoj, ĉiu orgojlo, ĉiuj timoj pro embaraso aŭ fiasko - tiuj ĉi aferoj nur foriĝas fronte al la morto, lasante nur tion, kio vere gravas. Memori, ke vi estas mortonta, estas la plej bona metodo, kiun mi konas, por eviti la kaptilon, kiu kredigas vin, ke vi havas ion, kion vi povas perdi. Vi jam estas nudaj. Ne ekzistas rezono, pro kiu vi ne devas sekvi vian koron.

Antaŭ ĉirkaŭ jaro, la kuracistoj trovis en mi kanceron. Mi havis skandon je la 7:30 matene, kaj ĝi klare montris tumoron ĉe mia pankreato. Mi eĉ ne sciis, kio estu pankreato. La kuracistoj diris al mi, ke tiu estis preskaŭ sendube speco de kancero, kiu nekuraceblas, kaj ke mi devis atendi vivon ne pli longa ol tri/ses monatoj. Mia kuracisto konsilis al mi iri hejmen kaj reordigi miajn aferojn, kiu estas la kuracista kodo por "pretigas vin al la morto." Tio signifas, klopodo por diri al viaj idoj ĉion, kiun vi estus dironta dum la sekvaj 10 jaroj, en nur malmultaj monatoj. Tio signifas certiĝi, ke ĉio estos bona tiel, ke ĉio estos plejeble simpla por via familio. Tio signifas diri viajn adiaŭojn.

Mi vivis ĉiun tagon kun tiu diagnozo. Pli malfrue, tiun vesperon, mi submetis min al biopsio, kaj ili enirigis endoskopon en mian gorĝon, tra mia stomako kaj miaj intestoj, metis kudrilon en mia pankreato kaj akiris kelkajn ĉelojn el la tumoro. Mi estis anestezita, sed mia edzino, kiu estis tie, rakontis al mi, ke kiam ili vidis la ĉelojn per la mikroskopo, la kuracistoj ekkriis, ĉar ĝi estis tre malofta speco de pankreata tumoro, kiu estis kuracebla per kirurgio. Mi submetiĝi al kirurgia interveno kaj mi nun bonas.

Ĉi tiu estis la plej proksima travivaĵo al la morto, kiun mi iam spertis, kaj mi esperas, ke ĝi estu la plej proksima dum la sekvaj dekoj. Transvivinte tion, mi nun povas diris tion ĉi al vi kun iom pli certeco, ol kiam la morto estis nur utila sed tute intelekta koncepto:

Neniu volas morti. Eĉ la personoj, kiuj volas iri al paradizo, ne volas morti por atingi ĝin. Kaj, malgraŭ ĉio, morto estas la finpunkto, kiun ni ĉiuj devas alfronti. Neniu iam fuĝis el ĝi. Kaj tio estas kiel devas, ĉar la Morto verŝajne estas la plej bona elpensaĵo de la Vivo. Ĝi estas la ŝanĝanta aganto de la Vivo. Ĝi forigas la malnovon, liberigante spacon por la novo. Precize nun, la novo estas vi, sed iu tago, ne multe malfrua ekde nun, vi grade iĝos la malnovo kaj vi estos forigitaj. Mi bedaŭras esti tiel drama, sed ĝi estas tre vera.

Via tempo estas limigita, tial ne forĵetu ĝin, vivante la vivon de aliulo. Ne estu kaptitaj de la dogmoj - kiu estas vivi kun la rezultoj de aliula pensado. Ne lasu, ke la bruo de aliulaj opinioj sufoku vian enan voĉon. Kaj plej grava, havu la kuraĝon por sekvi vian koron kaj intuicion. Ili iel jam scias tion, kio vi reale volas iĝi. Ĉio alia estas duagrada.

Kiam mi estis juna, estis mirinda eldono, kiu nomiĝis "La katalogo de la tuta Tero" ("The Whole Earth Catalog"), kiu estis unu el al biblioj de mia generacio. Ĝi estis kreita de ulo nomita Stewart Brand, ne fora de ĉi tie en la parko Menlo, kaj li naskis ĝin per sia poezia tuŝo. Tio estis dum la 60aj jaroj, antaŭ la personaj komputiloj kaj la tabla eldonado, tial tio estis tute farita per skribmaŝinoj, tondiloj kaj polaroidoj. Ĝi estis speco de Google en papera formo, antaŭ 35 jaroj: ĝi estis ideala, kaj superplena de inteligentaj iloj kaj grandegaj nocioj.

Stewart kaj lia teamo eldonis plurfoje "La katalogo de la tuta Tero", kaj tiam, kiam ĝi finis sian vojon, ili eldonis lastan numeron. Estis dum la mezaj 70aj, kaj mi estis via aĝa. Ĉe la malantaŭa kovrilo de la lasta numero estis bildo pri frua mateno de kampara strato, la speco kie vi povus trovi vin mem petveturante, se vi estus tiel aventurema. Sub ĝi estis la vortoj: "Restu Malsata. Restu Naiva." Ĝi estis ilia adiaŭa mesaĝo. Restu Malsata. Restu Naiva. Kaj mi ĉiam volis tion por mi mem. Kaj nun, kiam vi magistriĝos por starti denove, mi volas tion por vi.

Restu Malsata. Restu Naiva.

Multajn dankojn al vi.

giovedì 18 novembre 2010

Kiel rapide serĉi per NPIV 2002 (papera aŭ pdf-a versio): litera indekso

La Nova Plena Ilustrita Vortaro (NPIV) estas tre bela kaj unuopa libro. Tamen ĝi ankoraŭ estas papera libro, kaj uzi ĝin, kiam oni devas rapide skribi interrete, ne estas la plej facila de la agoj.

Tial, mi imagas, ke multaj ol la esperantistoj, post la akiro de la papera vortaro, serĉis pdf-version. Ĉi tiu versio ekzistas, kaj tamen la paĝoj ne estas tekste serĉeblaj, ĉar ili estas kiel bildoj, ne kiel tekstoj. Bedaŭrinde, uzi la pdf-versio de NPIV tiel maniere estas verŝajne nur iomete pli komforta ol la papera versio.

Pli bona metodo estas la jena: noti la paĝojn de la diversaj literoj de la alfabeto en la pdf. Tio multe helpus. Se oni tiam konservas ĉi tiun liston "litero - paĝo" en simpla teksta dosiero, vi povas uzi la funkcio "serĉi" (kaj sub Vindozo, kaj sub Linukso) por trovi la ĝusta litero kaj do la ĝusta paĝo.

Tiel vi povas serĉi pli rapide kaj por la papera kaj por la pdf-a versio de via NPIV.

Krei tiun liston estas iom teda, do mi decidis kunpartigi mian laboreton.

Jen la listo: NPIV 2002 - Litero-indekso


Por tiuj, kiuj havas Linukson kaj deziras uzi pli rapide sian pdf-an version, mi skribis etan skripton (shell script, bash, ktp). Tiu skripto permesas vin aŭtomate serĉi la litero(j)n per la indekson kaj aŭtomate malfermi la pdf-version de via NPIV ĉe la trovita paĝo.

Jen la skripto: serĉiNPIV2002.html

La ruĝaj partoj estas tiuj, kiujn vi devas ŝanĝi por rilati la skripton al viaj dosieroj kaj dosierujojn. La variablo "$HOME" estas la kutima: "/home/vianomo", kiu estas via homa, ĉefa dosierujo en Linukso.

La verda parto, la vorto "evince", estas alia aĵo, vi eble devas ŝanĝi. Mi uzas Ubuntu 10.04, kaj sub ĝi la programo por legi la pdf-on nomiĝas precize "evince"; la parametro "-p" utilas por klarigi la paĝon, kie la pdf-o devas esti malfermita.

La lazuraj partoj estas nur la ripeto de la nomo, kiun mi uzis por mia skripto. Vi kopias ĉi tiun skripto kaj vi konservas ĝin per teksta dosiero (pli bone se .sh). Kaj en la lazuraj lokoj, vi metas la nomon, kiun vi donis al la skripton.

Eta konsilo: estas multaj metodoj por komenci skripton. Mi konsilas uzi la sintakson:

". skripto.sh"

kie la punkto permesas la komenco de ĝi.

martedì 21 settembre 2010

How do you feed the world?


a film directed by Denis van Waerebeke for the « Bon appétit » exhibition,
aimed mainly at the kids aged 9 to 14.

written by : Sabrina Massen & Denis van Waerebeke
design : Montag /// animation : Juliette Hamon-Damourette
sound design : Ruelgo /// voice : Mark Jane

production Montag for the french « Cité des sciences et de l'industrie »
CSI team: Dorothée Vatinel, Maud Gouy, Manon Courtay, Alisson Boiffard
CSI production: Sabrina Massen

How to feed the world ? from Denis van Waerebeke on Vimeo.

sabato 18 settembre 2010

Misteroj de la Naturo: la komplekseco de la svarmoj

El la libro "Complexity: A Guided Tour" de Melain Mitchell.

Brazilo: Amazonia pluva arbaro. Duonmiliono da armeaj formikoj estas marŝanta. Neniu mastrumas ĉi tiun armeon; ĝi ne havas komandanton. Ĉiu unuopa formiko preskaŭ estas nevida kaj neinteligenta, sed la marŝantaj formikoj kune kreas koheran amason, kies formo similas al ventolilo, kaj ĉi amaso svarmas, mortigas, kaj efike voras ĉiun predon sur sia vojo. Tio, kio ne tuj voreblas, estas transportita kun la svarmo. Post tago de enrompado kaj detruado de la manĝebla vivo de riĉa foresto, kiu grandas ĉirkaŭ kiel futbalo-kampo, la formikoj konstruas sian noktan rifuĝejon -- sfero, kiu largas ĉirkaŭ unu metro kaj kiu konsistas el la ligitaj korpoj de la laborantoj, gastiganta la junajn larvojn kaj la reĝino ĉe la centro. Kiam la sunleviĝo alvenas, la viva sfero malligiĝas, formiko post formiko, tiel ke la kolonianoj denove reakiras sian lokon por la taga marŝo.

Nigel Franks, biologiisto, kiu fakas pri la formika konduto, skribis, "La unuopa, armea formiko estas unu el la bestoj, kiuj havas la plej malkompleksan konduton," kaj, "Se 100 formikoj estus lokitaj sur ebeno, ili marŝus ronde, laŭ neniam malgrandiĝantaj rondoj, ĝis ili mortus elĉerpite." Tamen, metu kune duonmiliono el ili, kaj la tuta grupo fariĝos tion, kion iu nomis "superorganismo" kun "kolektiva inteligento".


giovedì 16 settembre 2010

Ĉu la ideoj estas vivaj?

Hodiaŭ stranga ideo frapis min: "ĉu la ideoj estas vivaj?".

Ĉi tia simpla demando estas, fakte, pli grava ol tio, kio tuj ŝajnas. Sendube, post la legado de la libro de Waldrop pri la komplekseco, mia vidpunkto pri la vivo tute ŝanĝiĝis; aŭ pli bone, eble ĝi nur vastiĝis. Mi ne estis novulo pri la ideo, laŭ kiu la koncepto de la vivo ne estas devige ligita al la medio, pere de kiu la vivo estiĝis. La vivo estas "nura", belega organizado inter tre multaj agantoj, kiuj povas esti eĉ multe neinteligentaj.

Tio, kio hodiaŭ okazis, malsimile al antaŭe, estis ke mi aplikis tion pri la ideoj.

Ekde kelka tempo, mi estas preskaŭ certa, ke la natura selektado laboras tre bone eĉ pri la cerbaj aferoj. Eble ĝi laboras ĉe diversaj niveloj, kaj eĉ pri la plej alta nivelo: tiu de la pensoj.

Nu, ĉi tia ideo baziĝas parte sur la libro de Capra, La reto de la vivo, kaj parte sur la libro de Waldrop, Komplekseco. Kiam oni devas atribui la adjektivon "viva" al io ajn, oni devas esti atenta, ĉar kio signifas esti viva? Se oni rigardas ĉian organismon, oni rimarkas, ke ĉiam estas la DNA. Praktike, la organismoj, kiujn oni vidas kiel la reprezentantoj de la koncepto de vivo, ĉiam havas la DNA-n. Ĉi tiu granda molekulo enhavas la "memoron" de la karakterizoj de la organismo. Kelkaj el tiuj karakterizoj estas tute novaj; anstataŭe la ceteraj estas egalaj al la gepatro(j).



DNA
DNA

Se oni vidas la organismojn, oni vidas, ke kutime ĉiu organismo emas produkti sin mem (ĉe la plej simpla nivelo de komplekseco de la organismoj) aŭ generi idaron kune kun alia ulo, kaj la rezultoj, la idoj, estas miksaĵoj de la karakterizoj de la gepatroj. Kelkmaniere, ankaŭ en la lasta okazo la rezulto estas, ke parto de la karakterizoj de la gepatroj kopias sin mem en la idoj. Ĉi tiu sistemo estas la bazo de la generado kaj de la disvastiĝo de la vivo sur la Tero. La nevivo estas ĉio, kio ne estas viva. La vivo estas tre kompleksa organizaĵo, kaj la nevivo ne estas tiel kompleksa.

La problemo ĉi tie estas: bone, la vivaj sistemoj estas tiuj, kiuj estas ĉe la plej kompleksaj niveloj de organizado, sed kiom kompleksaj? Se oni metus la kompleksecon sur linio, ekzakte kiel la reeloj, kaj oni difinus nulo-nivelon de komplekseco kiel punkto de ĉi tiu linio; de ĉi tiu punkto al dekstro, la komplekseco pliiĝu, nu, kie estus la krita punkto, trans kie oni povus konsideri "vivaj" la sistemojn, kiuj ekde tie lokiĝas?

Mi pensas, ke la komplekseco ne estas io, kion oni povas studi kvante, sed oni devus studi ĝin kvalite; nome, la gravaj demandoj estas: kio karakterizas iun ajn vivan organismon? Kio diferencigas la vivulojn de la nevivaj?

Tiaj demandoj ne estas simplaj, ĉar ĉio emas iri al la plej fundamenta kaj ne tuj atingebla demando: kio signifas esti viva?

Hieraŭ vespere mi ne daŭris skribi, ĉar mi volis relegi kelkan pecon de la libro de Capra. Mi memoris, ke tie li klopodis por sintezi novan vidpunkton pri la vivaj sistemoj, kaj li resumis la diferencojn de la vivuloj pere de tri karakterizoj:

1) Organizado-skemo: estas la aro de la interrilatoj inter la partoj, kiuj konsistigas la sistemon;

2) Strukturo: estas la fizika materio, per kiu ĝi estas farita;

3) Aŭto-produktado: estas la kapablo daŭrigi la organismo-skemon pere de la strukturo uzita.

Ni faru klarigantan ekzemplon. Biciklo havas la unuajn du karakterizojn; unue, ĝi havas organizado-skemon, ĉar ĉiu parto (ĉeno, dentrado, stirilo, pedaloj, selo, k.t.p.) havas difinitajn rilatojn kun la ceteraj partoj; due, ĉi tiu skemo povas esti praktike estigita multmaniere: oni povas fari ĉi tiun biciklon per aluminio aŭ ŝtalo, oni povas havi stirilon je kuro aŭ je monto, oni povas havi selon grandan kaj komfortan aŭ etan kaj sportan. Ĉi tiuj estas la detaloj pri la strukturo. Kaj pri la aŭto-produktado? Nenio, nulo. La biciklo ne produktas sin mem, ĝi bezonas homojn, kiuj estigas ĝin de la bazaj elementoj; krome, post la estigo, la biciklo ne kapablas reproduktiĝi aŭ simple kloniĝi. Ĝi nur povas resti tie kaj pasive reagi al la ĉirkaŭa ŝanĝanta medio.

Se oni bone pensas, ĉi tiu skemo, ĉi tiuj tri karakterizoj, kiujn Capra elpensis, estas tre interesaj, ĉar ŝajnas, ke ili sukcesas kapti la intuician sencon, kiun ni homoj havas pri la vivo. Fakte, ni repensu pri la virusoj. Ĉi tiuj estaĵoj estas tiel simplaj, ke oni ete povas diferencigi ilin de la plej kompleksaj molekuloj. Fakte, precipe la viruso konsistas el DNA aŭ RNA, kiu estas enkapsuligita de proteina ŝelo. Ili havas organizado-skemon, ĉar iliaj genoj havas tre klarajn rilatojn inter ili mem, kaj la strukturo estas tiu de la DNA, kun adenino, timino, guanino kaj citozino. La viruso estas precize la plej malgranda strukturo konata kiel portanto de genetika informo (la virusoj povas enhavi kelkcentajn genojn, dume la homoj enhavas pli ol tridek-milojn da genoj).

Nun, kio igas viruso inda de la tre grava adjektivo "viva"? Kio diferencigas ĝin el la rokoj aŭ el iu ajn senanima? Nu, ĝi povas aŭto-produkti sin mem, tio estas, ĝi povas ekspluati aliajn ĉelojn de la gastiganto por kloni sin mem. Tiel ĝi kapablas disvastigi sian genaron. Tiel estas, ke dum ĉiu jaro diversaj virusaj malsanoj disvastiĝas inter la homoj (kaj ankaŭ inter la animaloj kiel la insektoj).

Tiam, ĉu sufiĉas, ke iu ajn sistemo povas subteni sian strukturon kaj, tial, sian organizado-skemon por esti klasifikita kiel viva? Ĉu ne ekzistas alia eco, kiun la vivaj estaĵoj kunpartigas?

Mi havas obĵeton: en la kompleksa organizado de la formikoj, la plej multo de la uloj estas malfekunda, nome, ili ne povas generi idojn, kaj do ili ne povas transigi siajn genojn. Tio estas la pruvo, ke la natura selektado povas labori ĉe diversaj niveloj, kaj (aŭ) ĉe individua nivelo kaj (aŭ) ĉe grupa nivelo. Se la natura selektado okazus nur ĉe la individua nivelo, oni ne komprenus kiel okazas, ke la plej multo de la formikoj estas malfekunda. En la organizado de la formiko, la natura selektado agas sur la svarmo kaj ne sur la unuopa ulo. Tamen, ĉu la malfekundaj formikoj indas la adjektivon "vivaj"? Nur la regino povas aspiri al tiu kondiĉo, ĉar ĝi estas la nura (krom la maskoj, kiuj elspezas siajn etan vivon fekundigi la reginon), kiu transigas siajn genojn, tial ŝi transigas la plej parton de sia strukturo kaj organizado-skemo. La DNA de la unuopaj malfekundaj uloj, kiu povas modifiĝi pro mutacioj, neniam povas influi rekte la idaron de la regino.

Formikoj
Formikoj
Rimarku la adverbon "rekte". Fakte, la diversaj malfekunduloj influas la svarmon kaj sekve ankaŭ la regino. Imagu se la regino komencus naskigi nur tre maladaptiĝantajn formikojn. Tiam kiu okupiĝus de la multaj laboroj inter la svarmo? Se la malfekundaj formikoj (kiuj konsisti preskaŭ la tutan svarmon) estus maladaptiĝantaj, tiam la regino mem riskus sian vivon, kaj sekve ankaŭ la svarmo mem estus en vivdanĝero.

La vivaj strukturoj, ĉefe la plej kompleksaj el ili, kunpartigas alian econ: la adaptebleco. Fakte, la principo de evoluado de Darwin estas precize bazita pri la natura selektado. Ĉiu vivulo emas daŭrigi sian strukturon, siajn karakterizojn, pli aŭ malpli konscie. Tamen por transvivi la ofte tre danĝerajn ŝanĝojn de la medio, la vivuloj devas adaptiĝi, nome trovi novan enan organizadon, kiu permesu ilin mastrumi la novajn kondiĉojn daŭrigante la propran strukturon (kaj do la propran organizado-skemon).

Viruso ne povas fari multon por adaptiĝi al la ŝanĝanta medio, sed sufiĉas hazardaj mutacioj por ŝanĝi la ecojn de la viruso. Se ĉi tiuj novaj ecoj permesas al ĝi pli bone adaptadon al la medio, tiam la viruso denove sukcesas disvastigi rapide. La fakto estas, ke la unuopa viruso ne povas ŝanĝi sin mem. Certe, mutacio iel ŝanĝas la enan organizadon de viruso, sed la viruso ne faris ion por akiri tiun kondiĉon. La transvivon oni akiras ĉe la virusaro, ne ĉe la unuopaj uloj.

Pri la homoj (aŭ la plej kompleksaj animaloj) la afero malsimilas. Sendube ekzistis kaj ekzistas natura selektado, kiu laboras ĉe la homaro nivelo (mutacio, kiu favoras certajn ulojn; kiel ekzemple la mutacioj, kiuj ŝajnas okazintaj antaŭ multaj jarmiloj: ĉi tiu mutacio permesis al la uloj, kiuj translokiĝis al nordaj lokoj de la Eŭropo, digesti la laktozon; fakte ĉe tiel nordaj latitudoj la sunradioj ne sufiĉas por la produktado de vitamino D, kiu okupiĝas pri la ĝusta kreskiĝo de la ostoj; la primitivaj homoj uzis la lakton de la bestoj, kiujn ili komencis bredi, kaj tamen tiam neniu povis digesti la laktozon post la sesa jaro de vivo. Tie tiuj, kiuj ne suferis de rakitismo, dependante de la manko de vitamino D, mortis de disenterio de la konsumo de lakto.) Tamen ekzistas eĉ natura selektado ĉe la individua nivelo. Fakte, nur la uloj plej adaptitaj al la medio povas transigi siajn genojn al la estontaj generacioj. Tamen, diversmaniere ol la virusoj, la unuopa homo povas aktive reorganizi sian enan organizadon por adaptiĝi al medio.

La korpo de la bestoj (homo inkluzivita) estas tre adaptiĝanta. Tre klara ekzemplo, laŭ mi, estas pri la diversaj malsanoj, kiuj frapas nin ĉiu-jare. La vakcinoj baziĝas precize sur ĉi tiu adaptebleco: oni inokulas diversajn malfortigitajn virusojn en la korpo tiel, ke ĉi-lasta povas percepti la specon de la viruso kaj reorganizi la produktadon de antikorpoj, kiuj estas specife konstruitaj por kontraŭigi tiujn virusojn. Poste, kiam oni bedaŭrinde estas trafita de tiuj virusoj, renkontitaj ĉe la medio, nia ena organizado estas jam preta por tre bone kontraŭigi ilin. Krome estas ankaŭ la altiĝo de la ena temperaturo (la febro), kiu kreas malbonan medion por la virusoj.

La adaptiĝado de la bestoj ne nur okazas ĉe la virusaj faktoroj, sed ankaŭ ĉe la mensaj. Fakte nia cerbo estas la plej granda centro de adaptiĝado de nia korpo. La homa socio pruvis, ke la homa cerbo bone adaptiĝas al la medio tiel, ke ĝi sukcesas aktive ŝanĝi la ĉirkaŭon, kreante la plej ĝustaj vivo-kondiĉoj. Kaj ĉe la homa kaj ĉe la homara niveloj la adaptebleco estas multe evidenta.

Ju pli mi pensas pri ĉi tiuj aferoj, des pli mi ekkonscias, ke la korpo tre multe similas al komputilo. La plej grandaj diferencoj inter la homoj kaj la komputiloj estas ĉefe du:

1) la homoj havas plej grandan adapteblecon;

2) la homoj povas reproduktiĝi.

Kiam ni sukcesos donaci al maŝinoj la kapablon de adapti tre bone al ŝanĝanta medio, kaj la kapablon de reproduktiĝi, tiam la diferenco inter artefaritaĵo kaj vivaĵo estos tre malgranda.

Fakte, jam nuntempe la informadikaj virusoj ("I.V." ekde nun) estas rigarditaj kiel tre strangaj

Viruso
Viruso
strukturoj. Ili preskaŭ konfuzigas nin pri la koncepto de vivo. Fakte, multaj I.V. havas karakterizojn, kiuj tute similas al la vivantaj organizoj. Ilia DNA estas la programo, kiu kelka pirato skribis. Multaj el ili povas tre bone adaptiĝi al la diversaj kondiĉoj, kiujn ili renkontas. Kaj ne nur: ili reproduktiĝas, iĝante miloj da similaj virusoj. La bonŝanco, almenaŭ pri tio kion ĝis nun mi scias, estas ke la ena strukturo ne povas ŝanĝiĝi. Ne ekzistas natura selektado ĉe la I.V. Aŭ pli bone, iu speco de natura selektado ekzistas, sed ĝi dependas de la homoj, kiuj dum la tempo perfektigas la I.V.-n. Tiam ĉe la programado nivelo estas natura selektado, kiu instruas la piratoj por plibonigi iliajn kreaĵojn.

Tamen ĉu oni atingus la nivelon, kie programisto povu krei I.V.-n, kiu ekde tiu momento ŝanĝu sian enan organizadon por pli bone adaptiĝi al la medio? Mi pensas, ke jes, kaj eble ni jam estas tie, sed mi ne estas tiel informita pri la plej novaĵoj pri ĉi tiu temo. Mi nur scias, ke ekde la fino de la 60aj jaroj, oni produktis diversajn programojn, kies ĉefa eco estis la adaptebleco. Tiuj programoj (precipe la genetikaj algoritmoj) povas reskribi la propran DNA adaptiĝante al la medio. Ĉe ĉi tia nivelo, ĉu la I.V.-aj povas esti konsideritaj iel vivaj?

Do, mi demandis al mi mem: ĉu ni povas konsideri la mensajn ideojn kiel vivaj?

Nun mi povas precizigi ĉi tiun demandon, kaj diri: ĉu la ideoj reproduktiĝas? Ĉu la natura selektado laboras ĉe ilia nivelo? Ĉu ili daŭrigas ilian organizado-skemon?

Mi pensas, ke la respondo al ĉi tiuj demandoj estas: jes!

Se oni pensas pri ĉi tiu temo, oni devus rekoni la samajn karakterizojn de la vivantaj sistemoj. Ni iru grade.

1) Ĉu la ideoj havas organizado-skemon? Iel jes. Ideo estas ofte difinita serio da interrilatoj inter diversaj mensaj estaĵoj, kiuj povas reprezenti realajn objektojn.

2) Ĉu la ideoj havas strukturon? Jes. Fakte la aroj da neŭronoj, kiuj samtempe pafas iliajn elekto-kemiajn signalojn, estas tio sur kio baziĝas la pensoj kaj la ideoj.

3) Ĉu la ideoj havas aŭto-produktado? Jes. Pensu tiel: ĉiu homo samtempe estas simila kaj malsimila al la aliaj. Ĉiu el ni havis gepatrojn, kaj ni kunpartigas diversajn karakterizojn kun ili. Ĉu ne okazas io simila al tio en nia cerbo? La ideoj nenia naskiĝas el nenio: ili estas ĉiam filoj de unu aŭ pli aliaj antaŭaj ideoj. Vere, kelkfoje la filoj ne multe similas al la gepatroj, sed ĉi tiu ankaŭ okazas kun la homoj, ĉu ne? Ne nur, oni povas vidi, ke multaj ideoj povas eliri el la unuopa cerbo kaj disvastigi inter aliaj cerboj (precize kiel virusoj).

4) Ĉu la ideoj estas submetitaj al natura selektado? Jes! Fakte, kiom da fojoj kelka niaj ideoj kontraŭas kun la realo? Je tiuj momentoj, ili "pereas" ĉar la komparo kun la realo dekretis ilian senkonsistecon. Natura selektado eĉ funkcias male; nome, kiam ideo tre bone reprezentas karakterizon de la perceptita realo, tiu ideo fortiĝis en nia menso.

Cerbo
Cerbo


Mi ne volas aserti, ke la ideoj estas vivaj. Mi nur trovas, ke ĉi tiun penson, kiu frapis min hieraŭ, estis tre interesa hipoteza, kiu bezonus eksperimentajn pruvojn, sen la kiuj ĉi tiuj restas nuraj konjektojn.





Respondi al komento

Modifi vian komenton

mercoledì 1 settembre 2010

Eksterterano-ĉasistoj devus serĉi artefaritajn inteligentojn

(Tradukado de BBC-artikolo.)


Longserva astronomo asertis ke la ĉaso de ekstertera vivo devus konsideri eksterteranajn "sentantajn maŝinojn".

SETI, Serĉado de Eksterterana Inteligento, ĝis nun serĉis radiajn signalojn de mondoj kiel Tero.

Tamen Seth Shostak, astronomo de SETI, opinias ke la tempo ekde la ekstertera evoluigo de radia teknologio ĝis la evoluigo de artefarita inteligento (AI) estus mallonga.

Skribante sur Acta Astronautica, li asertis ke la ebloj favoras la trovadon de tia ekstertera AI, ol "biologia" vivo.

Multoj, kiuj laboras pri SETI, ekde longa tempo asertis ke la Naturo povus esti solvinta la problemo de la vivo, uzante malsimilan strukturon aŭ malegalajn kemiajn kombinaĵojn, sugestante ke la eksterteranoj ne nur povus esti nekompareblaj al ni, sed ili povus malegalis nin ĉe la biologia nivelo.

Tamen, SETI esploristoj ĉefe laboris sub la premiso - kiel starta punkto por la serĉado tra la tuta universo - laŭ kiu, la eksterteranoj estus "vivaj" laŭ la senco, kiun ni konas.

Ĉi tio direktis la ĉason al vivo, kiu almenaŭ sekvas kelkajn regulojn de biokemio kaj vivas dum finia periodo de tempo, generas filojn kaj estas submetita al la procezo de la evoluo.

Tamen D-o Shostak asertas, ke dume la evoluo povas foruzi grandan amason de tempo por evoluigi estaĵojn, kiuj kapablas komuniki preter ilia planedo, la teknologio povus esti antaŭeniranta tiel rapide, ke ĝi jam povas eklipsi la specion, kiun evoluigis ĝin.

"Se vi rigardas la tempan skalon de la evoluigo de la teknologio, ĉe certa punkto vi eltrovas la radion kaj tuj poste vi iras tra la aero kaj tiam ni havas la eblon por trovi vin," li diris al BBC Novaĵoj.

"Tamen dum malmultaj jarcentoj ekde la eltrovo de la radio - almenaŭ se ni estas ia ekzemplo - vi eltrovas la pensantajn maŝinojn; verŝajne ni faros tion dum ĉi tiu jarcento.

"Tiel vi inventis viajn heredantojn kaj nur dum malmultaj jaroj vi restas 'biologia' inteligento."

Laŭ probablo-vidpunkto, se tiaj pensantaj maŝinoj iam evoluis, estas pli probabla trovi signalon de ili ol de la 'biologia' vivo.



Micromondi (17)
Micromondi (17)
Movanta Celo

John Elliott, longserva SETI-esploristo de la Leeds Metropolitan University, asertas ke D-o Shostak estas konkretiganta senton, kiu ne estas nekomuna en la SETI-komunumo.

"Vi devas komenci de ie, kaj tio ne malpravas," D-o Elliot diris al BBC Novaĵoj.
La ekstertera AI de la centro de Lakta Vojo povus decidi restadi ĉe galaksiaj centroj, kie materio kaj energio abundas.

"Tamen post serĉado de signaloj dum 50 jaroj, SETI iras al konscio ke verŝajne la kompreno de la metodo, laŭ kiu nia teknologio evoluas, estas bona indikilo por kiel aliaj civilizoj - se ili ekzistas tie ekstere - povus esti evoluintaj.

"Certe tio, kion ni serĉas tie ekstere estas evolua movanta celo."

Kaj D-o Shostak kaj D-o Elliott opinias, ke trovi kaj kompreni ian ajn mesaĝon de tia eksterteraj pensantaj maŝinoj povus esti pli malfacila ol la "biologia" okazo, sed la ideo provizas novajn direktojn al kiuj rigardi.

D-o Shostak asertas, ke la ekstertera AI-vivo verŝajne migrus al lokoj, kie ĉu materio ĉu energio - la solaj aĵoj, kiuj interesigus la maŝinojn, laŭ li - abundus. Tio signifas ke la SETI-ĉaso povus bezoni enfokusiĝi pri varmaj, maljunaj steloj aŭ eĉ pri la centroj de la galaksioj.

"Mi opinias, ke ni povas foruzi almenaŭ malgrandan parton de nia tempo... rigardante al direktoj, kiuj eble ne estas la plej allogaj laŭ biologia inteligento, sed eble kie la sentantaj maŝinoj vizitadas."

sabato 24 luglio 2010

Mikromondo kaj vizio

La ĉielo povas esti tre bela, tre fascina kaj tre surpriza!
Rigardu la ĉielo, kiun mi vidas de mia hejmo:

Atmosferaĵo

Mi tute ne modifis ĉi foton, escepte de ĝia lumeco (kaj sekve ankaŭ la koloroj).

La jena foto, anstataŭe, estas sekreto. Ankaŭ por ĉi tiu mi modifis nur la lumecon.
Kiu kapablas rekoni tion, kio ĝi estas?

Estaĵoj

martedì 20 luglio 2010

La lotta delle formiche

Siamo noi le formiche ed è nostra la lotta. O forse la dovrei chiamare la "inlottata lotta", se mi passate l'aggettivo.
Tre citazioni dell'articolo "La lotta delle formiche" del Corriere On-line, per mettervi il pepe e farvi venire voglia di leggere l'articolo o al massimo suscitare una riflessione. Magari una goccia che fa traboccare un vaso. Anche se a me, avendo conosciuto qualche giovane, pare più una di quelle gocce che cadono sui sassi: non cambia quasi niente, ma goccia dopo goccia il sasso non c'è più.

1) "Sono avvilita, disgustata. Tutti rubano, tutti mangiano, tutti si fanno appoggiare o raccomandare. Se non sei così ti tagliano fuori."

2) "Io ho paura che questa società non si domandi più nulla, chieda solo e soltanto tecnologia: la tecnologia svuota, modifica i comportamenti, ci indica quel che serve a sopravvivere bene ma non risolve il senso della vita. A poco a poco stiamo diventando dei primitivi tecnologizzati in una civiltà dell’ingiustizia"

3) Una ragazza che si fa ben 100Km andata e ritorno 2 volte a settimana per frequentare la migliore scuola di danza italiana, poi torna e giù di compiti per la scuola ordinaria: "Pagano ancora il sacrificio, lo studio, la fatica in questo Paese?" e "Già da ora qualche amica comincia a non capire. Si domanda il perché di tanto impegno, tanto stress, tanta fatica. Si chiede perché Giulia si diverta ad andare avanti e indietro rinunciando a molte cose divertenti, quando basta apparire in una trasmissione tv o ancheggiare un po’ per raggiungere lo stesso obiettivo: uscire dalla mischia, avere un posto in prima fila."

lunedì 7 giugno 2010

Kontraŭ la nekleaj reaktoroj

Mi uzos tre interesan aferon, kiun mi citas el la libro: "En la lando de la artefaritaj lingvoj". Estas iel aparta metodo por paroli pri la nukleaj ruboj, kaj mi esperas ke al vi ĝi plaĉu kaj ĝi pensigu vin.

La semiologiisto Thomas Sebeok, dum la baldaŭaj 1980aj, estis petita de la Buroo pri la Izolado de Nuklea Robo por pretigi raporton pri la plej bona metodo por kodi averto-mesaĝon ĉe la lokoj, kie la nuklea rubo estis enterigita. Por sekurigi la estontajn generaciojn, la mesaĝo devas esti interpretebla dum 10 mil jaroj. Li rekomendas ekstreman redundecon en la kodado: la mesaĝo devus estis skribita en la tutaj konataj lingvoj; tie devus esti bildoj, ikonoj, kaj aliaj rimarkindaj simboloj; deponejoj devus enhavi teknikajn mesaĝojn skribitajn en matematikaj formuloj (…). Tamen, kvankam ĉi ekstrema redundeco, li rimarkis, dum 10 mil jaroj ĝi povus esti senutila.
La plej bona metodo por certigi ke la mesaĝon atingu la estonton, li proponis, estas enmeti duan "metamesaĝon," kun "peto kaj averto" ke ĉirkaŭ ĉiu 250 jaroj la informo (inkluzivante la "metamesaĝon" mem) estu rekodita en ĉia lingvoj, simboloj, kaj ankoraŭ nekonataj komunikiloj, kiu estu aktuala tiam. La eblo ankoraŭ ekzistus ke la homoj de la estonto ignoru la averton, aŭ forgesu obei, tial, kiel aldona certigo, li sugestas la kreadon de speco de folkloro, pludaŭrigita per ritoj kaj legendoj, kiuj antaŭenigus la evoluigon de superstiĉon aŭ tabuon pri la danĝeraj lokoj. "Atoma pastraro", grupo de sciencistoj al kiuj estu konfidinta la verajn kialojn por la danĝero, "estus komisiitaj" de la aldona responso de certiĝante ke nia komando, kiel enhavita en la suma sinsekvo da metamesaĝoj, estu konsiderita... kun eble la duonminaco ke ignori la komandon egalus instigi ian specon de supernatura puno." Kvankam la "pastraro" la origina kialo de ĝia ekzisto, oni esperas ke al ia ajn aĵo ĝi evoluu, ĝi tenus iom da aŭtoritato kaj responsa sento pri pludaŭrigo de la folkloro.
Laŭ la analizo de Sebeok, la plej bona eblo por dissendi mesaĝon dum 10mil jaroj estonte ne estus trovi ian bonan, stabilan kaj universan metodon por kodi tiun mesaĝon, ĉar ne ekzistas. La signifo ne estas enhavita en la simbolo aŭ en la bildo aŭ en la lingvo, en kiu ĝi estas kodita, sed en la socio, kiu interpretas ĝin. Novaj generacioj naskiĝas, socioj ŝanĝiĝas kaj, kune kun ili, ŝanĝiĝas la interpreto de la signifo. La plej bona aĵo, kiun ni povas fari por sendi nian mesaĝon trans la miloj, estas influi la estontan socion -- aŭ petegante ĝin adapti la kodon de la mesaĝon al tiuj kodoj de propra periodo, aŭ starigante atmosferon de danĝero en vasta socia tradicio.



De ĉi peco mirigis min diversaj detaloj. Tamen, sendube ĝi donas al mi senton de la grandeco de periodo longa 10mil jaroj. La ideoj de ĉi semiologiisto estas tre interesaj, kelkfoje ankaŭ mirindaj, sed, kiam mi estis leganta ĉi pecon, mi pli kaj pli pensis pri la absurdeco de stoki tiajn materialojn. La nukleaj ruboj daŭras dum miloj da jaroj (ankaŭ miliono, vidu ĉi), restante danĝeraj kaj socio, kiu ignorus la problemon, estus tre neevoluinta kaj impregnita de egoismo. Provu imagi kiom da generacioj, kiom da personoj naskiĝas dum 10mil jaroj.

Finfine, se iu ajn antaŭ kelkaj miloj estus enteriginta nukleaĵojn kaj mi hazarde trovus ilin, mi multe ekkoleris kun tiuj egoistuloj.

Mi estas stranga cicklo: dialogeto pri la konscio

El la libro "Mi estas stranga cicklo" de Douglas Hofstadter, fama aŭtoro de la libro "Gödel, Escher, Bach: an Eternal Golden Braid".

PLATONO: vero-serĉanto, kiu kredas en la realo de la konscio
SOKRATO: vero-serĉanto, kiu supozas ke la konscio estas iluzio


PLATONO: Tiam, Sokrato, kion signifas laŭ vi "vivo"? En mia menso, estaĵo vivanta estas korpo, kiu, post naskiĝo, kreskas, manĝas, lernas kiel reagi al diversaj stimuloj kaj kiu, finfine, povas reproduktiĝi.

SOKRATO: Estas interesa, Platono, ke vi diras ke vivanto estas korpo, anstataŭe havi korpon. Ĉar certe multaj personoj nuntempe dirus ke estas almenaŭ kelkaj vivantoj, kiuj havas animojn sendependajn de siaj korpoj.

PLATONO: Jes, pri ĉi tiu persono mi konsentus. Pli bone se mi diris ke la vivantoj havas korpojn.

SOKRATO: Tial vi konsentas diri ke puloj kaj musoj havas animon, malgraŭ iom senvalora.

PLATONO: Jes, efektive mia difino implicas tion.

SOKRATO: kaj ĉu la arboj havas animon? Kaj ĉu la herberoj?

PLATONO: Pro via uzo de vortoj, mi estas en ĉi tia situacio, Sokrato. Mi korektos tion, kion mi diris - nur la animaloj havas animon.

SOKRATO: Ne estas vere, ne estas nur pro mia uzo de vortoj, ĉar se oni ekzamenas sufiĉe etajn estaĵojn, oni penas trovi diferencon inter plantoj kaj animaloj.

PLATONO: Ĉu vi celas diri ke ekzistas estaĵoj, kiuj havas karakterizaĵojn similaj kaj al plantoj kaj al animaloj? Jes, mi kredas ke ankaŭ mi povas imagi ion ĉi tian. Nun mi supozas ke vi devigos min diri ke nur la homoj havas animon.

SOKRATO: Ne, male. Mi demandas vin, anstataŭe, kiajn animalojn vi ĝenerale konsideras havantaj animon?

PLATONO: Nu, ĉiaj superaj animaloj - tiuj kiuj kapablas pensi. SOKRATE: Do, almenaŭ la superaj animaloj estas vivaj. Nun, ĉu vi vere povas pensi ke herbero estu vivanto kiel vi?

PLATONO: Ni diru ĝin tiel, Sokrato: mi povas imagi veran vivon nur kiam estas animo, kaj do mi devas formeti la ideon, laŭ kiu la herbo estu vera vivo, eĉ se mi povus diri ke ĝi havas la signojn de la vivo.

SOKRATO: Mi komprenas. Tiel vi farus distingon inter la estaĵoj sen animo, kiuj nur ŝajne estas vivaj, kaj la estaĵoj kun animo, kiuj anstataŭe estas vera vivo. Tiam ĉu mi estas ĝuste se mi diras ke via demando "Kio estas la vera vivo?" dependas de kompreno de tio kio estas la animo?

PLATONO: Jes, korekte.

SOKRATO: Kaj ĉu vi ankaŭ diris ke vi konsideras la animon kiel la pensokapablo?

PLATONO: Jes.
SOKRATO: Tiam tio, kion vi reale serĉas, estas la respondo al demando: "Kio estas la penso?"

PLATONO: Mi sekvis ĉiun paŝon de via rezonado, Sokrato, sed ĉi konkludo malkomfortigas min.

SOKRATO: Ne estis mia rezonado. Vi provizis la tutajn datenojn, kaj mi deduktis logikajn konkludojn. Estas kurioza kiel ofte oni ne fidu proprajn opiniojn se estas aliulo tiu, kiu esprimas ilin.

PLATONO: Vi pravas, Sokrato. Kaj certe ne estas simpla afero klarigi la pensokapablon. Ŝajnas al mi ke la pensokapablo, en ĝia pli vera formo, estu la scio de io; konsiderante ke, klare, scii ion estas pli ol simple skribi aŭ aserti ĝin. Oni povas fari ĉion ĉi tion nur se oni scias ion; kaj oni atingas la konon de io, nur se oni aŭdas ĝin asertita aŭ vidas ĝin skribita. Kaj tamen, scii estas pli ol tio - estas esti konvinkita - sed mi nur estas uzanta sinonimon. Mi opinias ke estas preter mia eblo kompreni tion, kion vere signifas "scii ion", Sokrato.

SOKRATO: Ĉi tio estas interesa penso, Platono. Do ĉu vi estas diranta ke scii ion ne estas tiu afero, kiu ni konsideras tiel familiara?

PLATONO: Jes, ĉar ni homoj havas sciojn, aŭ konvinkojn, pri nia homeco, kaj tamen kiam ni klopodas analizi la "scion" mem, jen tuj ĝi malproksimiĝas, kaj ĝi fuĝas de ni.

SOKRATO: Tiam ĉu ni pli bone farus se ni ne fidus pri tio, kion ni nomas "scii ion", aŭ "esti konvinkita pri io", kaj ne pensi ĝin kiel komprenebla?

PLATONO: Certe. Ni devas estis singarda dirante "mi scias", kaj ni devas pensi pri tio, kion vere signifas "mi scias", kiam niaj mensoj volus igi nin diranta ĝin.

SOKRATO: Vere. Se mi demandus al vi "Ĉu vi estas viva?", vi respondus verŝajne "Jes, mi estas viva". Kaj se mi demandus "Kiel vi scias ke vi estas viva?", vi dirus "Mi sentas ĝin, mi scias ke mi estas viva - kaj fakte, esti viva estas precize la scio kaj la sento de esti viva, ĉu ne? Estas tiel, ĉu ne?

PLATONO: Jes, mi dirus certe ion similan.

SOKRATO: Oni supozu ke estu konstruita maŝinon, kiu kapablu naski frazojn en nia lingvo kaj kapablu respondi al demandoj. Kaj oni supozu ke mi demandu al maŝino "Ĉu vi estas viva?" kaj ke ĝi respondu ekzakte kiel vi. Kion vi dirus pri la praveco de ĉi respondoj?

PLATONE: Ĉefe mi obĵetus ke nenia maŝino povas scii tion, kion estas la vortoj aŭ kion ili signifas. Maŝino manipulas la vortojn tre aŭtomate kaj abstrakte, pli aŭ malpli kiel la maŝinoj, kiuj enskatoligas la manĝojn, manipulas la tomatojn kiam la maŝinoj enmetas ilin en la ladskatolonj.

SOKRATO: Mi ne akceptas viajn obĵetojn pro du motivoj. Certe vi ne opinias ke la baza unuo de la homa pensokapablo estu la vorto, ĉu ne? Ĉar estas tre klare ke la homoj havas nervajn ĉelojn, kies leĝoj de funkciado estas aritmetikaj. Krome, antaŭ malmulta tempo vi avertis mi dirante ke ni ne devas fidi de la verbo "scii", kaj tamen ĉi tie vi uzas ĝin tre senĝene. Kio permesas vin diri ke nenia maŝino iam povos "scii" tion, kio estas la vortoj, aŭ kion ili signifas?

PLATONO: Sokrato, ĉu vi asertas ke la maŝinoj povu scii ion ajn, kiel ni homoj scias ĝin?

SOKRATO: Precize vi ĵus asertis ke vi ne kapablas klarigi al vi tion, kio vere estas "scii ion". Kiel vi lernis la verbon "scii" infane?

PLATONO: Kompreneble mi estus asimilinta ĝin aŭdante ĝin el la personoj ĉirkaŭ mi.

SOKRATO: Tial estis per aŭtomata mekanismo ke vi lernis uzi ĝin.

PLATONO: Ne... nu, eble mi komprenas tion, kion vi celas diri. Mi alkutimiĝis aŭdi ĝin en specifaj kuntekstoj kaj tiel mi lernis uzi ĝin miavice en la sama kontekstoj, pli aŭ malpli aŭtomate.

SOKRATO: Ĉu pli aŭ malpli kiel nun vi uzas la lingvon - sen pripensi ĉiun vorton?

PLATONO: Jes, ekzakte.

SOKRATO: Do, ni vidu, se vi diras "Mi scias ke mi estas viva", tiu frazo estas nur reflekso devenanta el via cerbo kaj ne la produktaĵo de konscia penso.

PLATONO: Ne, ne! Vi aŭ mi uzis neperfektan logikon. Ne la tutaj pensoj, kiujn mi esprimas, estas la produktaĵo de reflektaj agoj. Kelkajn pensojn mi pensas konscie antaŭ esprimi ilin.

SOKRATO: Laŭ kia senco vi pensas ilin konscie?

PLATONO: Mi ne scias. Mi supozas ke mi provas trovi la taŭgajn vortojn por esprimi ilin.

SOKRATO: Kio gvidas vin por trovi la taŭgajn vortojn?

PLATONO: Nu, mi serĉas logike sinonimojn, similajn vortoj, k.t.p., kiuj estas familiaraj.

SOKRATO: Alie dirita, estas la kutimo, kiu gvidas vian penson.

PLATONO: Jes, mia penso estas gvidita de la kutimo, kiu sisteme kunigas la vortojn unu al la alia.

SOKRATO: Do, alifoje, ĉi konsciaj pensoj estas la produkto de refleksaj agoj.

PLATONO: Mi ne komprenas kiel mi povu scii ke mi estas konscia, aŭ kiel mi povu senti min viva, se tio, kion vi diras, veras, kaj tamen mi sekvis vian rezonadon.

SOKRATO: Sed ĉi tiu rezonado mem malkovras ke ankaŭ via reago estas simpla kutimo, aŭtomata reflekso, kaj ke ne estas konscia penso tio, kio gvidas vin diri ke vi scias ke vi estas viva. Ĉu se vi iom pensas pri ĝi, vi komprenos vere tion, kion signifas tiu frazo? Ĉu aŭ ĝi atingas vian menson sen ke vi pensas ĝin konscie?

PLATONO: Sincere, mi estas tiel konfuzita ke mi vere ne scias.

SOKRATO: Estas interesa vidi kiel propra menso malsukcesus kiam ĝi frapas malsimilajn vojojn kompare kun la ordinaraj. Ĉu vi ekkonscias kiom vi malmulte komprenas tiun frazon "Mi estas viva"?

PLATONO: Jes, mi devas agnoski ĝin, estas vere frazo, kiu ne estas tiel klara.

SOKRATO: Mi opinias ke multaj el niaj agoj estis produktita sammaniere al maniero, laŭ kiu vi naskis tiun frazon - ni pensas ke ili naskiĝu el konscia penso, kaj tamen, sub atenta analizo, oni povas ekvidi ke ĉiu unuopa parto de tiu penso estas aŭtomata kaj sen konscio.

PLATONO: Tiam senti sin viva estas nur iluzio, kiu estas propagita de ia reflekso kaj ĉi reflekso instigas nin elparoli, sen kompreni ĝin, tian frazon; estaĵo sendube vivanta estas nur aro da kompleksaj refleksoj. Fine, Sokrato, vi diris al mi tion, kio vi pensas esti la vivo.

giovedì 3 giugno 2010

Kuseno de ventoj

"A pillow of winds" - Pink Floyd

Mi streĉis traduki kanton de Pink Floyd en Esperanto. Tiu kanto nomiĝas "A pillow of winds" ("Kuseno de ventoj"), kaj laŭ mi estas belega. La traduko ne estis facila, ne pro la kompreno (malgraŭ la kanto ne estas tiel klara), sed ĉefe pro la elekto de la vortoj por teni la ĝusta ritmo. Vi juĝos.

Malsupre estas la musiko: ŝaltu ĝin kaj... kantu!



Kuseno de ventoj

Nubo de plumet'
al mi proksima ekdampas la son'
Dorma tempo kaj mi kuŝas
kun mia amo ĉe mia flanko,
kaj ŝi spiras dolĉe.
Kaj pereas kandel'.
Kiam nokte ŝlosas vi la pordon,
la libro falas teren.
Malhelo venas, ondoj hulas,
sezon' varias,
vento varmas.
Ekdormas mev', vekiĝas guf',
ekvidi sonĝon kaj tuj ne plu.
Verdaj kampoj,
frostas pluv'
ĉe la ora eksun'.
Profunde el la tero
fruaj sonoj kaj mi falas jam.
Dorma tempo en mia vivo
kun mia amo ĉe mia flanko
kaj ŝi spiras dolĉe.
Mi leviĝas kiel birdo
en la brumo kaj radi' frua iras al ĉiel'.
Kaj la nokta vento falas.



martedì 1 giugno 2010

Blissimboliko kaj dolĉaj infanoj...

El la libro "In the land of invented languages" ("En la lando de la elpensitaj lingvoj") de Akira Okrent, pri Charles Bliss kaj lia Blissymbolics (Blissimboliko):

McNaughton konis nenion pri invalidaj infanoj kiam ŝi ekinstruis ĉe Ontario Crippled Children's Center (OCCC) en 1968. Dum ŝia unua tago, rondirante la tra la centro, ŝi vidis infaninon, kiu perdis unu el siaj lambastonoj, kaj, kiel ŝi diras, "Mi estis ironta helpi ŝin, sed ili malebligis ĝin al mi. 'Ŝi devas lerni kiel fari ĝin,' ili diris al mi." Post tio McNaughton sin konfidis al geinfanoj por kompreni kion fari - kiel malfermi gambaparatojn, kiel alĝustigi rulseĝon - kaj ŝi lernis koncentriĝi pri iliaj kapabloj.
Sed ŝi ne estis certa pri kion fari kun la infanoj, kiuj ne povis paroli. "Ili havis tabletetojn kun surdesegnitaj bildetoj - bildo pri necesejo, bildo pri manĝaĵo, ĉiu neceso-bazitaj bildoj - forpasis jaro demandante ilin per jes-aŭ-ne demandoj: 'Ĉu vi povas fari ĉi tion?' Ĉu vi volas fari ĉi tion? Ĉu vi volas fari tion?' Tamen ili povas komenci nenion per si mem." Ŝajnis ke ili komprenis tion, kio estis dirita al ili, kaj, pli grava, ŝajnis ke ili havis ion, kion ili volis diri. "Vi povis simple kompreni tion per ilia palpebrumo aŭ io simila."
McNaughton komencis interparoli kun kelkaj el la skipo pri prezenti legadon al ĉi infanoj. Ŝi kaj Margrit Beesley, profesia terapeŭto, prezentis sin al la administracio por peti meztagon de laboro nur kun la neparolantaj infanoj. "La administracio konsentis, kaj ni ricevis lavejon en la subetaĝo, kie elprovi niajn ideojn." Unue, ili bezonis kompreni tion, kion la infanoj konis kaj povis kompreni. Ili decidis provi fari simbolojn, kiujn la infanoj povis indiki tiel, ke ili povis sin esprimi (la plej parto el la infanoj, malsimile ol Ann [alia infanino kun gravaj problemoj], kapablis fari tion), sed forpasis multa tempo por kompreni kiel simboli pli abstraktajn konceptojn, tial ili decidis serĉi ĉu iu jam elpensis ian ajn simbolaro, kiun ili povas uzi.
Ili serĉado portis ilin al Semantography, okcent-paĝa libro de Charles Bliss. Li asertis ke per la malmulta nombro da bazaj simboloj en la libro, miloj da ideoj povas esti esprimitaj per kombino. Ekzemple, ĉi tio estis la maniero, laŭ kiu oni esprimis la vortojn por la emocioj:

Blissimboliko 01
Blissimboliko 01

emocio - feliĉo - malfeliĉo - miro - dubo - amo

Nomo povis esti verbigita per la aldono de "aga" simbolo:

Blissimboliko 02
Blissimboliko 02

orelo - aŭdi --------- buŝo - paroli ---------- okulo - vidi

Adjektivo povas esti farita per la aldono de "taksa" simbolo:

Blissimboliko 03
Blissimboliko 03

viro - vira ----------------- suno - suna

Aliaj vortoj estis akiritaj el pli malsimplaj specoj de kombino:

Blissimboliko 04
Blissimboliko 04

beleco - rideto - lumo - aŭskultanto

Ĉi tia kombina sistemo ŝajnis promesplena. La infanoj indikus nur tion, kion ili povas atingi, sidante sur iliaj rulseĝoj; ili ne havus apartan simbolon por ĉiu vorto, kiun ili povus voli diri. Tamen se ili povus kunmeti du simbolojn kune por krei trian vorton, ili povus atingi pli ol tio, kio estis fronte al ili.

Post McNaughton instruis la infanojn pri la signifo de malmultaj simboloj kaj pri kombinmetodo per kelkaj ekzemploj, ŝi atestis eksplodon de memesprimoj. Infanoj, kies komunikaj mondoj estis difinita de la eblo indiki bildon de necesejo, aŭ de la atendo por iu, kiu faru la ĝustan demandon, ĉi samaj infanoj komencis paroli pri la vojaĝo kun la patro, pri la nova biciklo de la frato, pri la kutimo de kato, kiu kaŝiĝas sub la lito. Infanoj, kiuj ŝajnis grave menshandikapitaj, montris rimarkindan talentecon pri la konstruo de iliaj mesaĝoj. Kiam iu aparta infano esti demandita pri tio, kio li volis esti dum Haloveno, li indikis la simbolojn "estaĵo," "trinki," "sango," "nokto" - li volis esti Drakulo. Unu aparte lerta infanino, kiu nomiĝis Kari, tiel multe ŝatis ĉi novan esprimilon, ke ŝi preskaŭ ne povis resti sen siaj simboloj. Kiam ŝia patro akompanis ŝin de la lernejo al hejmo, ŝi ĝemis dum la tuta vojaĝo, kaj ŝi povis esti konsolita nur kiam, sur la pavimo de ilia salono kun ŝiaj simboloj, ŝi rakontis al sia familio pri la stimulaj tagaj aferoj.

lunedì 31 maggio 2010

Superkomputiloj usonaj kaj ĉinaj...

De tre interesa artikolo de BBC, mi malkovris kelkajn aĵojn:
1) La plej rapida superkomputilo en la tuta mondo estas usona kaj nomiĝas Cray XT Jaguar: 1.75 x 10^15 operacioj ĉiusekunde (ĉirkaŭ 2 milionoj da miliardoj). Praktike 36 miloble pli rapida ol la ordinara hejma komputilo (kiom estas 36mil? Nu, pensu tiel: kilometron vi farus piede dum 12 minutoj; 36miloble ĉi kvanto permesus vin ĉirkaŭiri la tutan mondon piede... dum ĉirkaŭ 10 monatoj!!!).
2) La dua plej rapida superkomputilo en la tuta mondo estas ĉina kaj nomiĝas Downing Cluster: 1.271 x 10^15 operacioj ĉiusekunde (iom malpli rapida ol la usona).
3) Ĉinio ŝajnas esti la dua potenco en la tuta mondo pri kalkulpotenco (rigardu ĉi tiu belega interaktiva grafikaĵo).

De libro, kiun mi havas, mi informas vin ke:
A) Viaj komputiloj havas la saman kalkulkapablon ol la superkomputiloj de la 90aj jaroj (inter la 10^10 kaj 10^11 operacioj ĉiusekunde).
B) La taksita potenco por simuli la funkciado de homa cerbo estas 10^16 operacioj ĉiusekunde (dekoble ol la superkomputiloj usona kaj ĉina).
C) La sciencistoj nuntempe laboras pri konstruo de superkomputiloj, kiuj povu fari 10^18 operaciojn ĉiusekunde.
D) La taksita potenco por la alŝuto de la tutaj informoj de homa cerbo, kaj permesi kompleta simulado, estas 10^19 operacioj ĉiusekunde (dek miloble pli rapida ol aktualaj super komputiloj).
E) La taksita potenco por la alŝuto de la tutaj informoj de la tutaj homaj cerboj en la tuta Tero estas ĉirkaŭ 6 milardoble pli rapida ol la antaŭa, nome 10^29 operacioj ĉiusekunde (10mil miliardoble pli ol la nuntempaj superkomputiloj).

Kiom da tempo oni bezonis? Mi konsilas al vi ne pensi pri lineara tendenco. Fakte, kiel oni diras en la jam citita artikolo, pli kaj pli superkomputiloj estas uzitaj por komercaj celoj. Ĉi tiu plialtigas la entutan teknologian nivelon kaj la produktkapablo de komputiloj pli kaj pli rapidaj.
Estas kiel oni havus hundon, kies vosto ju pli doloras, des pli ĝi kunpremas la dentojn. Nun, lasu ĉi hundon mordi sian voston: ju pli ĝi kunpremas la dentojn, des pli vundas sin mem kaj des pli senkontrole pliigas la dentan kunpremon, des pli vundante sin kaj...
Kia estus la disvolviĝo de ĝia denta kunpremo? Bela eksponencialo. Tio signifas ke ju pli niaj komputiloj rapidiĝis, des pli nia rapideco, pri konstrui komputilojn pli kaj pli rapidajn, pliiĝas.

Meditu... :D


lunedì 10 maggio 2010

Traduk-helpilo de Google ankaŭ en Esperanto

l la artikolo "Traduk-helpilo de Google ankaŭ en Esperanto" de libera folio

"La aŭtomata tradukilo de Google ankoraŭ ne konas Esperanton, sed la unua paŝo en tiu direkto estas farita. Ekde kelkaj semajnoj la traduk-ilaro de Google estas uzebla ankaŭ por tradukoj al kaj el Esperanto, aldone al preskaŭ 350 aliaj lingvoj. Temas pri retejo, kiun tradukistoj kaj tradukantoj povas uzi por sistemigi kaj faciligi sian laboron. Diference de iuj ekzistantaj projektoj de aŭtomata tradukado, la tradukilo de Google ĉefe baziĝas sur statistika analizo de la tekstoj. Tial, se la nova servo estos amplekse uzata, tekstaroj tradukitaj helpe de ĝi povus ankaŭ helpi la evoluigon de aŭtomata tradukado el kaj al Esperanto. Ulrich Becker esploris la traduk-ilaron, kaj klarigas por kio ĝi utilas."

Klaku la ligon por legi la artikolon! :)


P.s.: la tradukhelpilo de Google estas mirinda, eĉ se neoriginala, ilo, kiu permesas al ni fari esence du aĵojn (mi resumas ilin ĉi tie, sed legu la artikolon por pli bone kompreni):

1) Uzi tabelojn, nomitaj Glosaroj, en kiuj oni enmemorigas laŭplaĉe vortojn kun iliaj tradukoj (Itala > Esperanto aŭ male, Angla > Esperanto aŭ male, ktp; efektive estas multegaj lingvoj). Tiuj glosaroj estas utilaj, kiam oni devas traduki ion, kiu bezonas fakajn vortojn; kaj ni ĉiuj scias ke fakaj vortoj, se oni ne ofte uzas ilin, ne estas facilaj memoreblaj. La helpilo de Google, kiam oni alŝutas tradukindan dokumenton, substrekas ĉiun vorton, kiun ĝi trovas en la glosaroj. Poste por ĉiu substrekita vorto oni povas vidi la konsilitan tradukon.

2) Uzi la "Memorojn de tradukado", kiu estas alia sistemo tre interesa. Se oni lasas la liberan permeson pri nia dokumento, ĉiu frazo, kiun oni tradukas, estas enmemorigita en Google. Tio havas du sekvojn: unue, kiam oni bezonos la tradukon de vorto, oni povos uzi serĉilon, kiun serĉas ekz. apartan italan vorton en la tutaj tradukaĵoj de tiuj, kiuj uzis la tradukhelpilon por traduki el itala al Esperanto; poste la serĉilo sugestas diversajn el tiuj frazoj; due, kiam jam tradukita frazo precize koincidas kun nova tradukinda frazo, la programo aŭtomate anstataŭigas la tradukindan per la tradukita. (Rimarku: la tekstoj, kiuj oni tradukas, ne estas libere videblaj el iu ajn; la "libera permeso" permesas al iu ajn uzanto nur vidi la frazojn, kiuj enhavas la vortojn serĉitajn, ne la tutan tekston).

mercoledì 28 aprile 2010

Dankon, Ĉinujo,


Dankon, Ĉinujo,

ĉar vi donis al ĉiuj tiom belan, kompleksan, fascinan kaj misteran lingvon, kiun ni nomas ĉina.
Ĝia beleco altiras nin kaj ĝia malsimpleco mirigas kaj lacigas nin.

Sufiĉas kompreni malmultajn karaktrojn por fascini nin kaj por doni al nin la forton necesita por daŭri la longan vojon.
Sufiĉas rigardi ordinaran skribaĵon por sentigi al ni timon pro ĝia neatingebleco.

Eble ĝia fascino estas tiel, kiel tiu de belega ino, kiu parte konfusas nin pro sia beleco, kaj parte timigas nin pro sia komplekseco.
Eble ĝia mistero estas tiel, kiel tiu de belega Tero, kiun parte ni sentas intime kaj parte ni sentas eksterordinare.

Mi amas vin ĉinan lingvon,
kaj mi esperas ke pli aŭ malpli frue
vi rekte rigardos min per viaj profundaj kaj brilantaj okuloj.

martedì 27 aprile 2010

La roboto PETMAN por precize simuli la militistojn

PETMAN estas antropomorfa roboto por testi kemian protektantan veston, kiu estas uzita de la usona armeo. Malsimile ol antaŭaj vesto-testantoj, kiuj estis mekanike subtenitaj kaj ili havas limigitan moviĝaron, PETMAN ekvilibrigos sin mem kaj moviĝos libere; krome ĝi paŝos, krablos kaj faros diversajn vesto-streĉantajn movojn dum esponado al militaj kemiaj agantoj. PETMAN simulos homan fiziologion en la protektanta vesto kontrolante temperaturon, humidecon kaj ŝvitadon kiam tiuj necesas, ĉio por provizi realemajn kondiĉojn por testoj.

Naturaj, lertmovaj movoj estas esencaj por PETMAN por simuli kiel militisto streĉas protektantan veston sub realaj kondiĉoj. La roboto havos la formon kaj la dimension de ordinara homo, igante ĝin la unua antropomorfa roboto, kiu moviĝas dinamike kiel reala persono.

La programo de evoluigo havas 13 monatojn de projektado, sekvitaj de 17 monatoj de konstruado, instalado kaj validigo, kun livero antaŭvidita dum 2011.


lunedì 26 aprile 2010

Libera tempo, filmoj kaj matematiko (kiom da horoj oni foruzas rigardante filmojn)

Hodiaŭ mi matematike meditadis pri la sumo da tempo, kiun oni pasigi rigardante filmojn.

Se:
1) filmo daŭras unu horon kaj duono (90 minutojn estas subtaksado)
2) ĉiu semajno oni vidas 3 filmojn

konsiderite ke:
3) ĉiu jaro enhavas ĉirkaŭ 50 semajnojn

tiam:
- 3 filmoj je 1.5 horoj estas 4.5 horoj ĉiu semajno
- entute ĉiu jaro estas 225 horoj, kiujn oni pasigas por vidi filmojn

Rimarku:
225 horoj respondas al ĉirkaŭ 9.5 tagoj; kiel se ni pasigu 9 tagojn rigardante filmojn daŭre.

Nun imagu hipotezi almenaŭ 5 filmojn ĉiu semajno:
oni akirus 375 horojn, kiuj respondas al ĉirkaŭ 15.5 tagoj.

Por igi vin pli atentaj pri la forkonsumita tempo, mi rimarkigi al vi ke "tago" celas diri precize 24 horojn, sed daŭre! Fakte "aktiva" tago estas tiu kvanto malkonsideranta la tempon, kiun oni pasigas dormante (ĉirkaŭ 7 horoj).
Forigante po 7 horojn el ĉiu tago, ni akiras ke "aktiva tago" enhavas ĉirkaŭ 17 horojn.

Nun, oni refaru la kalkulojn konsiderante ke ĉiu tago daŭras 17 horojn anstataŭ 24:

1) 3 filmoj ĉiu semajno: ĉirkaŭ 13 tagoj "aktivaj"
2) 5 filmoj ĉiu semajno: ĉirkaŭ 22 tagoj "aktivaj"

Do, plene subtaksante, rigardante 3 filmojn ĉiu semajno oni "konsumas" ĉiu jaro ĉirkaŭ 2 semajnojn de aktiveco.
Rigardante 5 filmojn ĉiu semajno, oni konsumas preskaŭ monaton de aktiva vivo ĉiu jaro.

Rimarku ke 3 filmoj ĉiu semajno estas ĉirkaŭ 150 filmoj ĉiu jaro. Dume 5 respondas al ĉirkaŭ 250 filmoj.
Kompreneble, mi skribas "filmoj", sed ĝi povas esti ĉia alia aktivo rilatanta al televido.

Lasta konsidero. Tiuj "aktivaj tagoj" ne estas tagoj, kiujn vi forkonsumas el via laboro, kaj vi eĉ ne forkonsumas ilin el dormo. Estas tagoj, kiujn vi forkonsumas el via libera tempo. Se vi rigardas ĉirkaŭ 3 filmojn ĉiu semajno, vi foruzas 13 tagojn de libera tempo ĉiu jaro. Se la filmoj estas 5, la tagoj pliiĝas al 22.
Nun, se vi imagus ke ĉiu italo rigardas 3 filmojn ĉiu semajno kaj ke la italoj estas entute 50 milionoj, ĉiu jaro Italujo forkonsumas 650 milionoj da tagoj de libera tempo, mirigante pli ol la nacia ŝuldo!

Cetere, ĉu vi scias kiom estas 650 milionoj da tagoj?
Ĉirkaŭ 1.8 milionoj da jaroj, multaj ĉu vi ne pensas? Fakte, antaŭ 1.8 milionoj da jaroj l' Homo sapiens sapiens ankoraŭ ne ekzistis (ĝi naskiĝis nur antaŭ 200mil da jaroj).

Do mi diras la jenan al vi:
se vespere vi fartas laca kaj la sola aĵo, kiu elvenas el via menso por malrigidiĝi, estas la televido, mi igas vin memoranta ke ekzistas ankaŭ la lito: vi dormas, vi vekiĝas kaj faras ion alian, eĉ se poste vi devas iri al laboro.

martedì 20 aprile 2010

La malkvietiga silento - SETI (serĉado pri ekstertera inteligento)

Mi hodiaŭ legis tre interesan artikolon ĉe Physorg.com pri la projekto SETI kaj ĝenerale la serĉado de eksterteranoj.


Kial ni ankoraŭ ne ekkontaktis eksterteranon post tiel multaj jaroj de serĉado tra la profundeco de la spaco? La malkvietiga silento, nova libro de SETI esploristo Paul Davies, provizas freŝan kaj mediteman rigardon pri ĉi demando.
Se la eksterteranoj ekzistas, kie ili estas?
La fizikisto Enrico Fermi demandis tiun demandon antaŭ 60 jaroj, kaj ekde tiam ĝi fariĝis konita kiel la "Paradokso de Fermi". Konsiderite kiom vasta estas la universo, kaj la miliardoj da jaroj, kiujn la vivo havis por disvastiĝi tra la kosmo, kial ni ankoraŭ ne trovis pruvon de ekstertera vivo?

Paul Davies freŝas tiun ĉi demandon en lia fascina kaj meditema nova libro, La Malkvietiga Silento.
Davies estras la Arizona State University’s Beyond Center for Fundamental Concepts in Science, kaj li estas implikita en serĉado pri eksterteraj inteligentoj (SETI). Fakte, li estas la prezidanto de la SETI Post-Detection Taskgroup, kiu pritraktis planon por la tago, kiam ni trovos vivon ie.
En sia nova libro, li provizas vidon pri la diversaj klopodoj por ekkontakti eksterteranojn, kaj li ankaŭ rimarkas kiel freŝdataj eltrovoj disvastigis la kredon, ke la vivo devas esti komuna en la universo. Evidentiĝis ke centoj da planedoj orbitas ĉirkaŭ foraj steloj, kaj dume ĉi tiuj planedoj estas pli similaj al Jupitero ol al Tero, oni dankas niajn metodojn pri la problemo. Malpli masivaj planedoj estos verŝajne trovitaj per novaj teleskopoj, kaj la fakto, ke ni jam trovis tre multajn mondojn, profetas bone pri la potenciala nombro da loĝeblaj planedoj en la galaksio. Aldone, vivo estis eltrovita en kelkaj el la plej ekstremaj medioj ĉe la Tero, inkluzivante la profundajn subsurfacojn, kien la sunlumo ne povas eniĝi. Tio sugestas, ke la vivo eblas en ĉia speco de neordinaraj lokoj, inkluzivante planedojn, kiujn iam ni konsideris negastamaj por la vivo.

Davies demandas al ni retropaŝi de la popola vido, ke vivo devas esti komuna en la universo. Male li diras, ke ni devus konsideri la eblon, ke la vivo ĉe la Tero estu bonŝancaĵo, tute neprobabla okazaĵo - gajninta bileto por loterio kun probabloj infinitezimaj:
por fizikisto kiel mi, la vivo ŝajnas iom magiaĵo: ĉiuj tiuj stultaj molekuloj konspirantaj por atingi tiel inteligentaĵojn? Kiel ili faras ĝin? Ne estas estro, nek koregrafo gvidanta la plenumon, nek kolektiva volo, nek vivforto - sole senmensaj atomoj tirantaj kaj puŝantaj unu la alian, ĵetitaj ĉirkaŭe de hazardaj termikaj fluktuadoj. Malgraŭ tiu ĉi, la fina produktaĵo estas superba kaj grande speciala formo de ordo. Ankaŭ kemiistoj, kiuj estas familiaraj kun la mirindaj transforma potenco de la molekuloj, trovas ĝin spirhaltiga. George Whitesides, profesoro de Kemio ĉe Universitato Harvard, skribas, "Kiom mirinda estas la vivo? La respondo estas: tre. Tiuj el ni, kiuj laboras pri la retoj de kemiaj reakcioj konas nenion pri ĝi."
Davies diras ke nenio estas en la leĝoj de Kemio aŭ Fiziko, kio indikas ke la vivo estas neevitebla, aŭ eĉ kosma imperativo. Li rimarkas ke ne ekzistas matematika reguleco pri la vivo, malkovrante kelkan bazan leĝon de Naturo. Anstataŭe, "la kemiaj sekvencoj ŝajnas tute hazardaj." Malgraŭ tio, la vivo havas sian propran ordon, ĉar rearanĝi tiujn kemiajn sekvencojn povas ŝanĝi la tutan sistemon.
"Tiel la aranĝo estas samtempe kaj hazarda kaj tre specifa - speciala, vere unika, miksaĵo de kvalitoj malfacile klarigeblaj per determinismaj fizikaj fortoj," li skribas.

Biologiaj leĝoj pri la evoluado povis ludi gravan rolon pri la origino de la vivo, ĉar ĉio tio, kio teorie necesas por funkciigi la sistemon, estas la ripetado de informo. Por la vivo hodiaŭ, tiu ripetado okazas per DNA, sed por la unua vivo, ŝablonoj en la fizika strukturo aŭ eĉ apartaj ordiĝoj de atomoj povintus esti sufiĉaj. Dum la origino de la vivo ekde malvivaj materialoj estas mistera, Davies diras ke la vivo povas esti unu el eblaj kompleksaj aŭto-organizantaj sistemoj. Precize kiel formikaj kolonioj, financa merkato kaj interreto, la vivo povus rezulti ekde leĝo de kreskanta komplekseco, kiu okazas sub certaj cirkonstancoj.
Por malkovri ĉu la vivo estas stranga okazaĵo unika por la Tero, ni bezonas serĉi la vivon aliloke. Davies rimarkas ke estis nur unu sukcesa misio de iu ajn spaca organizo, kiu serĉis vivon ĉe alia planedo: Viking misio de NASA.
"La amaskomunikiloj emas prezenti ĉiun marsan esploradon kiel parton de la serĉado pri vivo, sed ĉi tio estas ruza peco de misinformo," li skribas. "Estas vere ke kelka marsa esplorado - rigardanta por akvo, ekzemple - rilatas malrekte al demando pri vivo, sed eksplicitaj biologiaj eksperimentoj estis sisteme forigitaj de la NASA ekde tridek jaroj."
La plej parto de la sciencistoj pensas ke la vivo-eksperimentoj de Viking trovis neniun pruvon pri vivo, kvankam kelkaj, inkluzivante Gilbert Levin, kiu projektis la eksperimenton de Viking nomiĝintan "Labeled Release", kontestas tiun konkludon. Kvankam ni trovus sendube vivon ĉe Marso, Davies rimarkas, tio ne klarigus ĉu estas vivo pli fora, konsiderinte ke Tero kaj Marso interŝanĝis materialon antaŭen kaj malantaŭen dum la historio de la sunsistemo. Meteoritoj, kiuj frapis Teron, sendis kelkajn el niaj rokoj tra la spaco kaj al Marso, kaj male - kaj kelkaj el tiuj rokoj estus enhavintaj mikrobiologian vivon.

Por reale respondi la demandon, ni bezonas trovi pruvojn pri vivo sur foraj planedoj. Tamen, Davies asertas ke alia metodo, por pruvi ke la vivo estas pli ol ekstravaganco, estas trovi tute malsimilan tipon de vivo ĉe Tero.
"Se la vivo komenciĝis plurfoje ĉe Tero, ni povus estis virtuale certaj ke en la universo svarmas la vivo," Davies skribas. "Krom estas io tre speciala pri nia planedo, estus nekredeble ke la vivo komenciĝis dufoje ĉe unu el la planedoj similaj al Tero kaj neniam ĉe la ceteraj."
Ĉiu vivo ĉe Tero povas esti enmetita sur diagramo nomita "Vivarbo", kiu indikas kiel la diversaj organismoj rilatas al komuna praulo. Sed la nekonata biosfero povus esti komponita de vivo, kiu ne havus lokon ĉe tiu Arbo. Davies skribas:
"Se vi ekzamenus la internon de mikrobo, estas tre probable ke vi trovus la samajn aĵojn - DNA, proteinojn, ribosomojn - kiel vi trovus en mi kaj vi. Almenaŭ ĝis nun tia estis la afero. Sed mikrobiologiistoj nur skrapis la surfacon de la mikrobiologia reĝolando. Nia mondo estas laŭvorte bolanta de ĉi tiuj etaj organismoj. Eĉ sole unu kuba centimetro da tereno povus enhavi milionojn da malsimilaj specoj, entute fariĝante miliardoj da mikroboj, kaj la plej parte ne estas ankoraŭ klasifikita. Neniu konas certe kio ili estas; ni nur scias ke kelkaj el ili povus esti vere malsimila vivo kompare kun la konata.
Ĉar sciencistoj devas kulturi mikrobojn ĉe laboratorio por studi ilin, tute malsimila speco de vivo estus nerimarkita ĉar la testoj estas elpensitaj por studi konatajn tipojn de vivo. Davies asertas ke novaj testoj devas esti elpensitaj por vidi tion, kio povas esti kaŝita fronte al niaj okuloj.
Astrobiologiistoj ofte asertas ke kompleksa vivo povus esti malofta en la universo, sed mikroba vivo estas verŝajne abunda. Ili bazas ĉi hipotezon sur la historio de Tero, ĉar simpla vivo komenciĝis relative frue ĉi tie, eble en la daŭro de 500 milionoj da jaroj post la origino de la Tero, sed multĉela vivo ne aperis ĝis multe pli poste. La unua evidenteco en la fosilioj de multĉela vivo datiĝas al ĉirkaŭ antaŭ 2 milionoj da jaroj, pli-malpli 2.5 miliardoj da jaroj post la formiĝo de la Tero. La historio de la vivo ĉe la Tero estas ĉefe sagao de unuopaj ĉeloj.
Kvankam kompleksa vivo povas esti trovita aliloke, ĉu tio signifus ke ĝi estas inteligenta? Per "inteligenta," ni ofte celas specojn, kiuj uzus sciencon por enketi la universon. Davies denove ĵetas malvarman akvon sur niajn hipotezojn, asertante ke la scienca metodo estas specifa rezulto de la greka filozofio kaj mezepoka eŭropa monoteismo. Malgraŭ ĉi tio, Davies lude uzis la ekvacion de Drake por taksi ke povas esti 10000 civilizacioj en la galaksio, kiuj kapablas nun komuniki per radiaj ondoj.
"Nun" estas grava elemento laŭ lia taksado, ĉar baro pri interstelaj komunikoj ne nur estas la distanco sed ankaŭ la tempo. Konsideru eksterteranojn, kiuj loĝas mil lumjarojn fore. Davies rimarkas ke se ili kapablus vidi Teron per siaj teleskopoj, ili ne vidus nin kiaj ni estas hodiaŭ, sed kiaj ni estis en la jaro 1010 aKE - multe antaŭ ol ni eltrovis la parabolan antenon. Kaj ĉar homa radioteknologio estas nur ĉirkaŭ centjara, oni bezonas aliajn 900 jarojn por atingi ilin per nia unua signalo.
Komunikaj signaloj ĉe Tero estas ĉefe senditaj pli per optikaj fibroj ol per radiaj signaloj, tial Davies asertas, ke ne estas kialo por pensi ke avanaj eksterteranoj povus zorgi pri tiu teknologio. Anstataŭe li sugestas, ke ili povus uzi neŭtrinradiojn, turojn de diversaj ondolongoj, aŭ interretan sistemon galaksie vasta por komunikado. Ni povus eĉ trovi pruvojn de eksterterana teknologio proksime al nia hejmo, laŭ formo de nanomaŝinoj reproduktiĝantaj, aŭ mikrosondiloj, kiuj fiksiĝis sur DNA. Davies pensas ke la serĉado de SETI devus esti plivastigita por inkluzivi ĉi tiujn, kaj oni devas ankaŭ serĉi eksterteranajn spurojn tra la spaco, kiuj indikas avanan ekstraktadon aŭ inĝenierajn projektojn, aŭ rubejojn.

Problemo pri niaj estintaj serĉadoj, asertas Davies, estas ke ni emas impregni eksterteranojn per homaj motivaĵoj kaj karakteroj. Li estas speciale kritika pri antaŭaj klopodoj por produkti mesaĝojn por eksterteranoj. La fonografoj sur la du ŝipetoj Voyager, kiu enhavis salutojn en 55 lingvoj, kaj ankaŭ muzikon, trilojn de birdoj, kaj aliajn sonojn el Tero, li pensas esti "senutila eltrovo."
Davies egale estas malŝatema pri la plato sur la ŝipetoj Pioneer 10 kaj 11, kiuj prezentis viran kaj inan figurojn (kun la mano de la viro levita por saluti), kaj nian sunsistemon kaj ĝian lokon en la galaksio:
Ĉi tiu bildo povus esti tute senutila se ni volas kontakti eksterteranojn, sed ĝi rakontas multon pri la homaro. Mallonga mesaĝo al nekonata eksterteranaro devus supozeble reflekti la detalojn, kiujn ni konsideras la plej signifaj pri ni mem. La bildo estas plenigita per la homa formo, malgraŭ nia fizika formo estas verŝajne la plej sensignifa detalo, kiun ni povas rakonti. Ĝi estas preskaŭ tute neglektinda kaj science kaj kulture. Por paroli malkaŝe, al kiu diable povas interesi nia formo? La levita mano estas la kulmino de la absurdeco; tial kulture specifa manierismo estus tute nekomprenebla por aliaj specoj, speciale unu kiu povas ankaŭ ne havi brakojn.
Anstataŭe, Davies asertas ke niaj mesaĝoj devus esti bazitaj sur matematiko, prefere enhavante ekvaciojn, kiuj priskribas nian komunan scion pri la universaj leĝoj. Parolante pri tio, kion komunan ni povas havi kun vivo aliloke, vera komuniko povas ekzisti. Nur poste ni devus komuniki kelkan pri-Teran informon.
Davies asertas ke se iam ni sukcesus kontakti iun, la homa societo ŝanĝiĝus por ĉiam. Li pensas ke la religio povas aparte esti forte frapita. Tamen li ankaŭ agnoskas ke SETI mem estis priskribita kiel religio, ĉar ĝi estas gvidata pli de fido ol de pruvoj. Kvankam la ĉaso de eksterteranoj finiĝos sen rezultoj post miliono da jaroj de serĉado, li asertas ke ĉi tio ne estus la nepra pruvo pri ilia neekzisto.
Kiel sciencisto, Davies asertas ke li ne mirus kvankameĉ se la vivo ĉe Tero estus tute unika. Ĉi soleca perspektivo ne estas bela laŭ li, sed li ankaŭ rimarkas ke ĉi tiu estus ora silento, ĉar la vivo ĉe Tero estus eĉ pli altvalora se ni estus reale tutaj solaj.
Krome la fakto, ke ni ne scias kaj povus neniam havi respondon pri eksterterana vivo, sufiĉas por daŭrigi la serĉadon, asertas Davies. Klopodante por provi imagi ĉian eblon laŭ nia serĉado de eksterteranoj, ne nur ni povus iam trovi tion kion ni serĉas, sed dum la procezo ni ankaŭ lernos multajn aliajn profundajn misterojn de la kosmo.