各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.

giovedì 25 novembre 2010

Hipotezo de Gaja kaj la Vivo, kiu kreas sin mem

Antaŭ multaj jaroj, mi legis pri la hipotezo-Gaja (kiu ne estas la gaja hipotezo!), sur la libro de Fritjof Capra, La retoj de la Vivo. Tie, la aŭtoro rakontis, ke du sciencistoj, James Lovelock kaj Linn Margulis, dum la 70aj jaroj, hipotezis, ke la Tero reale estu super-organismo, kiu sukcesis subteni sin, pere de cikloj de sinregulado.
Per la termino super-organismo, oni celas indiki tiujn organismojn, kiuj estas konsistigitaj de multaj pli simplaj organismoj; krome, la super-organismo estas emerĝanta propreco de la interplektita aktivado de ĉiu unuopa organismo, kiu konsistigas ĝin. Ekzemple, la homa organismo, kompare kun ĝiaj ĉeloj, povas esti konsiderita super-organismo: la ĉeloj agas unuope, ĉar ili estas tro simplaj por havi kelkan specon de konscio; tial, ili ne havas konscio pri la aliaj ĉeloj; tio estas, ili reagas al iliaj frataj ĉeloj, sed ne konscie (parte, kiel kiam ni homoj perceptas jukon kaj ne scias la kialon: ni reagas al la juko, sed, plurfoje, tute aŭtomate).
Nun, la hipotezo-Gaja asertas, ke la tutaj organismoj de la Tero (pli aŭ malpli rekte) influu la Teron mem, plutenante la kondiĉojn, kiujn la organismoj mem bezonas.
Ĉu ĉi tiu hipotezo veras? La respondo devas esti pruvita science, kaj la unua paŝo estis la malkovrado de cikloj, kiuj influu la staton de la Tero kaj, samtempe, estu tre forte rilataj al la organismoj.
Mi citos etan pecon de la libro de Capra, La retoj de la Vivo, kie li parolas pri ekzemplo de ĉi tiaj retroagaj cikloj.

La rimarkinda karakterizo de ĉi tiuj retroagaj cikloj estas, ke ili interrilatigas la vivantojn kun la neviva materio. Ni ne plu povas pensi pri la rokoj, la bestoj kaj la plantoj, kvazaŭ ili estu apartaj estaĵoj. La teorio de Gaja pruvas, ke ekzistas forta rilato inter la vivaj partoj de la planedo – plantoj, mikroorganismoj kaj animaloj – kaj la ĝiaj nevivaj partoj – rokoj, oceanoj kaj atmosfero.
La ciklo de la karbona dioksido bone montras tiun aferon. Ekde milionoj da jaroj, la Teraj vulkanoj eligas grandegajn kvantojn de karbona dioksido (CO2). Konsidere ke CO2 estas unu el tiuj gasoj, kiuj pli multe kontribuas al la forceja efiko, Gaja bezonas forigi ĝin el la atmosfero, alie la planeda temperaturo tro altiĝus kaj la vivo estingiĝus. Plantoj kaj animaloj recikligas grandegajn kvantojn de CO2 kaj de oksigeno dum la procezoj de fotosintezo, spirado kaj putrado. Kaj tamen, ĉi tiuj interŝanĝoj ĉiam ekvilibriĝas kaj ne havas influo sur la nivelo de CO2 en la atmosfero. Laŭ la teorio de Gaja, la eksceso de karbona dioksido en la atmosfero estas forigita, pere de vasta retroaga ciklo, kie la veterdisfalo de la rokoj (petroj) estas fundamenta elemento.

CO2 Ciklo - 01 - eo
CO2 Ciklo - 01 - eo
CO2 Ciklo - 02 - eo
CO2 Ciklo - 02 - eo










En la procezo de veterdisfalo de la petroj, la rokoj de la Tera krusto kombiniĝas kun la pluva akvo kaj la karbona dioksido por formi diversajn kemiajn kombinaĵojn, kiuj nomiĝas karbonatoj. Tiele, la CO2 estas forprenita al la atmosfero kaj tenita en likvaj solvaĵoj. Ĉi tiuj procezoj estas tute kemiaj kaj ne bezonas la partoprenon de vivantaj organismoj. Tamen, Lovelock kaj aliaj sciencistoj eltrovis, ke la ĉeesto de bakterioj en la grundo multe pliigas la rapidecon de la procezo de veterdisfalo. Iasence, la bakterio, ĉeestantaj en la tero, agas kiel katalizilo en la procezo de veterdisfalo de la petroj, kaj la tuta ciklo de la karbona dioksido povas biologie esti konsiderita sammaniere al la katalizaj cikloj, kiuj estis studataj de Manfred Eigen.
En posta tempo, la karbonatoj, disperdiĝas en la oceano, kie tre etaj algoj, nevideblaj nudokule, sorbas kaj uzas ilin por konstrui prilaboritajn ŝelojn de gipso (kalcia karbonato). Tiele, la CO2, kiu estis en la atmosfero, nun estas en la ŝeloj de ĉi tiuj etaj algoj. Krome, la oceanaj algoj sorbas alian karbonan dioksidon rekte el la areo.

Coccolithus pelagicus
Coccolithus pelagicus

Kiam la algoj mortas, iliaj ŝeloj deponiĝas sur la oceana fundo, kie ili formas vastajn sedimentojn de kalkoŝtono (alia formo de kalcia karbonato). Pro ilia ega pezo, la sedimentoj de kalkoŝtono enprofundiĝas malrapide en la Tera mantelo kaj ili solviĝis, kaj ili eĉ povas startigi la moviĝon de la tektonikaj platoj. Fine, parto de la CO2 enhavita en la fanditaj rokoj estas denove eligita de la vulkanoj kaj startigas novan rondiron en la granda ciklo de Gaja.
La tuta ciklo, kiu interrilatigas la vulkanojn al la veterdisfalo de la petroj, al la bakterioj en la grundo, al la algoj en la oceano, al la sedimentoj de kalkoŝtono kaj denove al la vulkanoj – agas kiel grandega retroaga ciklo, kiu kontribuas al la regulado de la Tera temperaturo. Kiam la Suna varmiĝo pliiĝas, estas instigita la bakterian agon en la grundo, kaj tio pliigas la rapidecon de la procezo de veterdisfalo de la petroj. Siavice, ĉi tiu procezo forigas pli grandajn kvantojn da CO2 el la atmosfero kaj tial malvarmigas la planedon. Laŭ Lovelock kaj Margulis, similaj retroagaj cikloj – kiuj interrilatigas vegetalojn kaj rokojn, animalojn kaj atmosferajn gasojn, mikroorganismojn kaj oceanojn – regulas la Teran klimaton, la salecon de ĝiaj oceanoj kaj aliajn gravajn planedajn kondiĉojn.

Kun ĉi tiu ekzemplo en mia menso dum la jaroj, dum la antaŭa printempo, tagon mi promenis laŭ ordinara trotuaro, kiam mi ekrimarkis planton. Ĝi estis unu el tiuj simplaj plantoj, kiujn kutime oni ne konsideras. Ili kreskas en ĉiu fendo de la stratoj, kaj nur daŭra kaj laciga homa laboro sukcesas haltigi ilian kreskon kaj ilian disvastiĝon.
Nu, je tiu momento, ĵus kiam mi ekrimarkis tiun etan planton, mi komprenis gravaĵon: tiu planto ne havis radikojn, kiuj atingu la teron. Sub ĝi estis nur asfalto kaj ŝtona slabo, tial ĝi maleblis atingi la necesajn substancojn de la tero. La sola maniero, pro kiu ĝi povis transvivi, estis, ke ĝi kreis tiujn kondiĉojn.

251120101273
251120101273
Mi eksplikos ĉi tiun pli klare.
La radikoj de la plantoj estis tie, sed ili ne atingis la profundan teron, kiel la pli bonŝancaj kuzoj, kiuj tre bele kreskis apud ĝi, en la proksima ĝardeno. Ne, mia eta planto havis sian radikojn, sed ili estis tre mallongaj kaj restis tre proksimaj al ĝi. Eĉ sub ĝi. Kaj sub ĝi estis eta kaj maldika imitaĵo de la tero de ĝiaj kuzoj, fare de putraj folioj, polvo, cigareda cindro kaj papero. Mi tuj komprenis, ke tiu estis ekzakte la ĝusta loko, kie tiu eta planto povu naskiĝi: tie estis fendo, hazarda kaj eta malglataĵo de la trotuaro. Tie, iomete ŝirmitaj de la vento kaj aliaj agantoj, akumuliĝis diversaj materioj, tute hazarde. Tie, tiuj materioj povis putriĝi, kreante kompaktan substancon, kiu estis iom algluiĝema kaj tial rezista al la ventoj, kaj al la laboro de la purigistoj. Kaj, tiu putra koto, preskaŭ nekredeble por ni "puraj" homoj, tiel iĝis bona lulilo por la Naturo. Kaj, dum printempo, la plej parto de la semoj neniam rimarkis tiun algluiĝantan putraĵon, sed kelkaj el ili iris tien tute hazarde. Kaj tie, tiuj semoj trovis protektadon, kaj ili povis, dum malmulta tempo, montriĝis al la mondo, belaj kiel la Naturo faris ilin. Kaj poste ili mortis, kiel la tutaj vivuloj, sed iliaj infanoj povis profiti de tiu eta loko, kiu iam estis putraĵo, kaj nun estas aliaĵo, kiu estis modifita de ilia patro, kies restaĵoj fariĝis tero kaj nutraĵo por ĝiaj infanaj plantoj. Kaj ili nur devis danki ĝian patron, ĉar ilia loko, ilia hejmo, estis pli komforta ol tiu, kiun trovis ilia patro. Generacio post generacio, tiuj plantoj plivastigas ilian teran bazon, kaj, sen la homa interveno, la homa konstruaĵoj frue foriĝos, fariĝintaj manĝaĵo por tiuj etaj plantoj. Kaj la tuto fariĝis tre komforta por la plantoj, tute malsimile al tiu komenca trotuaro, kaj tute simila al la ĝardeno de la la kuzoj de la origina planto.
Finfine mi tute komprenis tion: la vivo vere kreas la kondiĉojn por sia vivo. Eble, Lovelock vidis bone.
251120101276
251120101276
251120101275
251120101275













Hodiaŭ mi fotografis kelkajn el tiaj trotuaraj plantoj. Mi esperas, ke nun vi vidu ilin per diversaj okuloj, kaj almenaŭ unufoje en via vivo, haltu fronte al ili kaj observu ilin por kapti la belecon kaj la potencon de la Naturo, kiu luktas por obteni sian vivrajton.

251120101277
251120101277
251120101272
251120101272

Nessun commento:

Posta un commento