各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.

giovedì 13 gennaio 2011

Rejkio kaj Transformado

Mia patro devos baldaŭ prelegi pri Rejkio. Do, ĉi-vespere li venis al mi, demandante ĉu mi volis paroli fizike pri la energio en ebla komenca parto de lia prelego. Kiam li estis priskribanta tion, kion li jam pensis, mi primeditis tion, kion mi povus rakonti en tia okazo. Kaj tuj mi komprenis, ke tio ne estus bona ideo. Fakte, mi pensas, ke parolado pri Rejkio ne devas enhavi lizikon, se la celo de la parolanto estas rakonti al aliuloj, kia oportuneco pri trankvileco kaj sereneco estas Rejkio por ĉiuj, kiuj laŭiras ĝin. Krome, parolo pri fiziko (kiu estas scienco) en kadro ankoraŭ ne science komprenita, metas la parolanton en ne facila stato, kie li parolas pri io ne difinita. Tio estus tro facile predo de simplaj, spontanaj kaj nefacile-respondeblaj duboj. Do, mi sugestis al li, ke li prefere ne parolu pri fiziko.

Kaj tamen la problemo restis: konsidere, ke Rejkio pritraktas energion, kiel oni povas paroli pri ĝi sen mencii fizikon? Tio portis min, pensi la jenan.

Kio vere estas la energio? Oni povas starti de fizika vidpunkto, kaj paroli pri kineta kaj potenciala energio. La difino de kineta energio estas tre preciza kaj tiu de potenciala energio dependas de la studata sistemo, sed en la plej simplaj okazoj, ĝi povas esti difinita tre precize (kvankam tio ne certigus la verecon).

Tio pri simplaj fizikaj sistemoj. Tamen, kion oni povas aserti pri kompleksaj sistemoj, kiel sendube estas la homoj? Ĉu la fiziko havas kelkan nocion, kiu iel estas malproksima al nia taga sperto pri la koncepto de energio? Tial, la demando revenas: kio estas la energio?

La fiziko ne havas utilan ideon pri la energio, kiam oni pritraktas la tagan vivon. Certe, se oni parolas pri maŝinoj, pri iu ajn nevivaĵo, tiam la fiziko ion ankoraŭ povas aserti; tamen, ĝi sendube haltas fronte al la fenomeno de la vivo. Al kio povus utili la koncepto de kineta energio, kiam oni parolas pri la vivo de homo? Kaj, tiom pli, kiel oni povus difini potencialan energion de homo? Kaj, konsidere ke la difino de potenciala energio tute dependas de la studata sistemo, kiel oni povas uzi koncepton, kiun oni ne povas ankaŭ ne difini, ĉar la sistemo estas tro komplika, tro kompleksa?

Tiuj estas la motivoj pro kiuj mi ne parolus pri fiziko, kiam mi parolu pri Rejkio. Kaj, denove, la problemo restas: Rejkio pritraktas ĉefe la koncepton de energio kaj ĝian uzeblecon, tial kiel mi povas paroli pri Rejkio sen mencii energion? La solvo fulme atingis mian menson.

Konsidere, ke Rejkio estas lernita por plibonigi propran vivon, mense kaj/aŭ korpe, oni devas paroli pri io, kio estas ĉe la nivelo de la homaj spertoj. Tial la demando iĝi: kio estas energio de la homa vidpunkto?

Respondo al tia demando estas sendube pli simpla. Sufiĉas rigardi ĉirkaŭe kaj paroli pri tio, kion oni vidas ĉiutage. Nu, ĉiutage mi perceptas kaj vivas la energion kiel io, kio ŝanĝas la aĵojn. Kiam ni homoj vidas ion, kio estas rapide aŭ nepre ŝanĝiĝanta, ni priskribas ĝin kiel energia, energiplena. Kiam oni pensas pri la energio, kiu permesas la moviĝon de la maŝinoj, ni ĉiam frontas ŝanĝiĝon. Kiam ni estas fronte al planto, al floro, al arbo, al insekto, al animalo oni tre klare perceptas la energion, kion tiuj enhavas.

Ne nur, ni pensu pri la homoj. Kiam homo estas tute ne movanta, aŭ tre malrapida, ni diras, ke tiu homo estas sen energio, ĉu ne? Kiam ni vidas persono, kiu vigle ŝanĝas sian medion, ni parolas pri energiplena homo, ĉu ne? Kiam ni vidas personon, kiu havas kelkan mensan problemon, ni parolas pri emocia blokiĝo, ĉu ne? Kiam ni spertas infanon, kiu senvole rompas multajn ĉirkaŭajn objektojn, ni parolas pri infano kun troa energio, ĉu ne?

Do, energio estas sinonimo de ŝanĝiĝo.

Fakte, en la Rejkia lingvaĵo, kiam, ekzemple, familia situacio ne ŝanĝiĝas, eĉ se ĝi tre malbonas, oni parolas pri energia blokiĝo. Ne nur. Efektive Rejkio povas esti vera vojo al tre profunda totala ŝanĝiĝo por la asidua praktikanto. Kaj tiu vojo ne estas pri nura korpa bonfarto, sed ankaŭ (kaj eble ĉefe) pri mensa kaj spirita bonfarto. Rejkio estas unu el la multenombraj vojoj por atingi la saman, sed ĉiu vojo havas siajn karakterizojn, kaj Rejkio havas sian tradicion kaj siajn metodojn.

Mi jam pritraktis la koncepton de energio en disciplinoj kiel Rejkio. Mi elpensis, ke la diversaj konceptoj, kiuj devenis de la orienta kulturo, kaj kiuj radikale influis la aktualajn ne-tradiciajn resaniĝo-metodojn, estis iel okcidente interpretitaj. Ekzakte, kiel la ĉinaj restoracioj ne kuiras la verajn ĉinajn manĝaĵojn, sed nur okcidentaligaĵoj. Tamen, ĉi tiu renkontiĝo inter la okcidento kaj la oriento estis tre fekunda, kaj la imago de la okcidentanoj tre forte eksplodis, interpretante ĉiun orientan vorton laŭ la okcidenta kulturo. Tio, verŝajne, kreis multajn miskomprenojn. Ekzemple, kion celas diri orientano, kiam li parolas pri energio? Aŭ pri spirito? Aŭ pri animo? Ĉu ĉi tiuj konceptoj egalas la niaj?

Tio, kion mi komprenis studante la ĉinan lingvon, estas, ke la tradukitaj vortoj estas nur aproksimoj al la realaj signifoj. Kiel traduki la ĉinan ideografiaĵon ? Ĝi havas multajn signifojn: gaso, aero, vitala brizo, ĝeniĝi, ktp. Kaj en japana lingvo, la sama ideografiaĵo havas la jenajn signifojn: aero, atmosfero, menso, humoro, spirito. Kiel ni okcidentanoj povas kapti la signifon de tiu ideografiaĵo?

Sendube Rejkio vojaĝas laŭ du niveloj: la korpa kaj la mensa nivelo. La unua nivelo, kiu precize estas la temo de la unua kurso, kiun oni faras, kiam komencas la vojon de Rejkio, baziĝas sur la resanigo de propra korpo. La dua nivelo tute diversiĝas kompare kun la unua, ĉar ŝanĝiĝas ĉu la lingvaĵo ĉu la argumentoj (estas la nivelo de la dista interago).

Pri la unua nivelo, ĝi estas io pli natura ol tio, kio povas ŝajni unuavide. Fakte, kiel estas rimarkigite dum la unua kurso de Rejkio, ni ĉiuj, ekde nia infaneco, emas meti niajn manojn sur la punkton, kie ni perceptas doloron. Estas neebla la fakto, ke, kiam nia ventro doloras, kelkfoje sufiĉas varma mano apogita sur ĝi por tuj percepti, ke la doloro ŝajnas fininta. La ventro estas nura ekzemplo, sed mi povus fari multajn aliajn ekzemplojn, kiel la kapdoloro aŭ la inflamoj.

Rejkio al tio aldonas tri gravajn elementojn:

pli granda tempo de apliko;

la konscio pri la distanco de propraj manoj de la apliko-punkto;

la serĉo de varmaj kaj nevarmaj zonoj.

La unua punkto utilas, ĉar plurfoje la spontana aplikado de propraj manoj ne estas daŭrigita sufiĉe. Konsidere, ke tio spontaneco ne estas konscia, oni riskas ne tute ekspluati ĝian potencialon.

La dua punkto utilas, ĉar la interago ŝanĝiĝas depende de la distanco de niaj manoj de la apliko-punkto. Ne nur: mi lasttempe pensas, ke la ĉefa diferenco inter Rejkio kaj Manterapio estas la fakto, ke la manoj de la manterapiulo ĉiam tuŝas la pacienton. Dume, en Rejkio tio ne devige estas. La rejkiisto povas decidi surmomente tion, kion li pensas esti la plej bona metodo. Krome, mia sperto klare parolas: kiam mi lasas eĉ nur etan tavolon de aero inter miaj manoj kaj la apliko-punkto, la interago ŝajnas tute malsimila, kaj mi ne estas influata de la problemo de la submetiĝanta persono.

La tria punkto estas same grava kaj sendube estas io, kion oni ne spontane faras. La praktiko de tio estiĝas serĉante, permane, zonojn en la korpo de la paciento, kiuj ŝajnas pli varmaj aŭ malpli varmaj ol la aliaj. Ekzemple, kiam oni suferas pro inflamo, tiu zono estas pli multe varma ol la ĉirkaŭo. La ŝlosilo de Rejkio precize estas la konscio, ke, kvankam la paciento indikas apartan punkton, kiel fonto de propra doloro, la kaŭzo de tio povas esti alie en la korpo. Do, sperta rejkiisto kontrolas la tutan korpon kaj ne koncentriĝas sur la nura dolora parto.

Pri la dua nivelo-Rejkio, kiel mi jam aludis, tuto ŝanĝiĝas. Kaj la lingvaĵo kaj la tekniko ŝanĝiĝas. Nu, mi ne volas paroli pri ĝia lingvaĵo kaj ankaŭ ne uzi ĉi-lastan. Mi volas nur montri, ke la dua nivelo estas tute mensa kaj, ĉe la plej altaj atingeblaj niveloj, spirita. Fakte, en Rejkio oni komencas ekkonscii pri la ne solvitaj situacioj de nia vivo, kiuj kaŭzas niajn malsanojn. Se ni ne sukcesas solvi apartajn malbonajn situaciojn, tiuj tagon post tago igos nian vivon vere stresa. Kiam ni estas stresaj kaj ne feliĉaj, nia vivo ŝajnas akirinta blokon, kaj la situacio ne tutsole pliboniĝas. La dua Rejkio-nivelo helpas nin pri tio. Ĝi estas klara metodo por enmeti tian transforman energion en nian vivon. La ŝlosilo de ĉio precize estas tio: transformado, ŝanĝiĝo, evoluo. Bloko estas io fiksa, senmova, anstataŭe la energio emas ŝanĝi, transformi ĉion, kion ĝi renkontas.

Tiuj rezultoj estis atingitaj samtempe laŭ diversaj vojoj. Flanke, ni lernas kiel dediĉi tempon al nia sereneco, al ni mem kiel ni ne plu faris ekde nememorebla tempo; tio estas agordiĝo kun si mem, por disbati tiun muron, kiu ne permesas nin koni tion, kion ni vere bezonas. Aliflanke, Rejkio konsciigas nin pri nia persono en nia medio. Kiel ni interagas kun niaj kutimaj medioj? Kiel mi povas ŝanĝi la nevolatan medion ŝanĝante min mem?

La Rejkio, kiel aliaj similaj disciplinoj, estas ŝanĝo-forto, transforma energio. Ĝi povas montri al ni, ke ni estas la registoj de nia universo. Ni nur devas ekkonscii pri tio.