各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.

venerdì 29 aprile 2011

La necesa profundeco de internaciaj lingvoj...

Mi estis pensanta pri internaciaj lingvoj. Mi opinias, ke internacia lingvo, pensita kiel lingvo por komuniki inter fremduloj, devas enhavi profundecon. Se niaj rilatoj kun fremduloj estas limigitaj al kunlaboro, la necesa profundeco devenas de la profunda kono de la fako. Tiu profunda kono estas la produktaĵo de jaroj de studado pri tiu fako. Kaj tamen, kiam oni entreprenas internacian komunikadon kun malsimilaj celoj ol laboro, ekzemple por kulturo-ŝanĝo, la profunda kono de la uzita lingvo fariĝas tre grava. Kaj tamen tiu kono-nivelo ne estas facile atingebla, ĉar ĝi vere estas kiel lerni novan lingvon ekde la komenco. Nur la tempo foruzita por praktiki per tiu lingvo pagas nin. Kaj tamen, kiu havas tiun tempon? Kiu vere havas tiun rimedojn necesajn por atingi tiajn nivelojn?

Mi nur pensas, kiom da monoj ĉiujare en ĉiu nacio ni elspezas por akiri sufiĉan nivelon pri angla lingvo. Kaj kiaj estas la rezultoj? Laŭ mi tre magraj kaj sendube nesufiĉaj por atingi profundan nivelon.

Krom la uloj, kiuj vivas en angla-lingvaj nacioj aŭ tiuj kiuj strikte laboras kun angluloj, estas vasta kvanto da personoj, kiuj bezonus la konon de la angla, kaj tamen iliaj rilatoj kun angluloj ne oftas. Tiu kreas multajn personojn, kiuj konas ion pri la angla, kaj tamen ankaŭ ne povas rigardi simplan filmon angle! Pensu pri reala komunikado, kiu preterirus la simplaj petoj pri trajnejo.

Laŭ mi, la profundeco de interkomunikado dependas de la kono, kiun la interparolantoj havas pri la lingvo uzita. Kaj tamen, tiu kono kutime implicas la enhavon de dialektaĵoj, parolmanieroj kaj rafinita distingo inter la ŝajnaj sinonimoj; tiuj kapabloj kuntrenas tre longan akiro-tempon, ĉar ili preskaŭ neniam estas bazitaj sur simplaj kaj malmultaj reguloj. Kaj ne nur! Ili ŝanĝiĝas dum la tempo, kaj la komprenado strikte dependas de la tempo, kiun oni daŭre foruzas por akiri ilin.

Krome, kiel ne pensi pri la aliaj lingvoj? La tuta tempo uzita por akiri la ĉefan internacian lingvon kaj daŭrigi tiun konon, deprenas la tempon de aliaj lingvoj kaj kulturoj. Por akiri bonan aŭskulto-kapablo pri la angla, oni verŝajne devus vidi multajn anglajn filmojn, tutaj impregnitaj de la angla kulturo. Kaj kio pri la aliaj kulturoj?

Reirante al la profundeco necesa por krom-labora interkomunikado, mi ripetas, ke la profundeco de la komunikado dependas de la profundeco de propra kono de la uzita lingvo; kaj tiu profundeco strikte rilatas al la kono de neregulaj esprimoj daŭre ŝanĝantaj kaj tute lokaj.

Hipoteze, lingvo, kiu enhavus simplan profundeco-atingeblecon, rompus la rilaton inter profundeco kaj lokaj esprimaĵoj. Kaj tamen restus la problemon: kiel atingi saman esprimo-nivelon?

Nu, Esperanto precize sukcesas en tiu ĉi afero: ĝi permesas liberan kreadon de novaj esprimaĵoj kaj, samtempe, limigas la transformojn, kiujn la vorto povas sperti. Aldone la konstruado de la vortoj en la ĉefaj lingvoj estas io preskaŭ neregula, kvankam ofte uzita precize pro bezono de novaj esprimaĵoj, en Esperanto ĝi estas la regulo. Unuopa limo estas la interkomprenebleco. Mi ankoraŭ ne spertis okazaĵon, kie mi troviĝas sen esperanta vorto por esprimi mian pensaĵon, precize pro la fakto, ke Esperanto flekseblas je naturo.

Nessun commento:

Posta un commento