De la libro Guns, Germs, and Steel. The Fates of Human Societies. ("Armiloj, Ĝermoj kaj Ŝtalo. La Destinoj de la Homaj Socioj.") de Jared Diamond.
"La teorioj, kiuj baziĝas sur la rasaj diferencoj ne nur estas malamindaj, ili ĉefe eraras. Ne ekzistas nura konvinka pruvo de la fakto, ke ekzistas denaskaj, intelektaj diferencoj inter la homaj popoloj. Kiel mi montros post nelonge, tiuj, kiuj nuntempe vivas "ankoraŭ dum Ŝtonepoko"
La psikologoj ĉiel klopodis malkovri la denaskajn diferencojn pri la intelekta kvociento de personoj, kiuj devenas de diversaj zonoj de la mondo: ni pensu pri la penoj, kiuj la Usonaj esploristoj (blankuloj) faris por pruvi, ke la nigruloj de Afrika origino estu malpli inteligentaj. Tamen, kiel estas konata, tiuj esploradoj estas difektitaj de la fakto, ke la diferencoj inter etnaj grupoj estas grandegaj, ĉefe de la socia vidpunkto, kaj la niaj konaj kapabloj, kiam ni estas plenkreskaj, estas influitaj de la medio, kie ni pasigas nian infanecon. Krome, la kutimaj intelektaj testoj emas mezuri la kulturajn kapablojn kaj ne hipotezan "denaskan inteligenton"
Miaj ideoj pri ĉi tiu temo devenas de 33 jaroj de laboro kun la gvineanoj en ilia socio. Ekde la komenco, mi rimarkis, ke ili averaĝe estis pli inteligentaj, atentaj, esprimema kaj interesitaj pri aĵoj kaj personoj ol kutimaj eŭropano aŭ usonano. Ili sukcesas pli bone ol la okcidentanoj pri apartaj taskoj, kiuj bezonas, prudente, superajn kapablojn – kiel kreado de mensan mapon de ne kutima medio. Kompreneble, la gvineanoj malpli bone ol okcidentanoj sukcesas tie, kie necesas kompetentoj, kiujn al ni estas instruitaj denaske: analfabeto, kiu venus de lia vilaĝo al niaj urboj, ŝajnus sendube stulta de nia vidpunkto. Tamen, pensu pri kiom ŝajnus stulta mi de ilia vidpunkto, kiam mi estas en ĝangalo, tute ne kapabla pri plenumado de simplaj taskoj – kiel laŭiri spuraron aŭ konstrui ŝirmon – al kiuj ili alkutimiĝis ekde infaneco.
Mia impreso pri la inteligenteco de gvineanoj povas estis ĝusta pro du simplaj motivoj. Unue, la eŭropanoj vivis dum jarcentoj en homplenaj socioj dotitaj de aŭtoritatoj centraj kaj juĝaj. La ĉefa kaŭzo de morto en tiaj socioj ĉiam estis pro infektaj malsanoj kun epidemiaj karakterizoj (kiel variolo), dume la hommortigo kaj la morto dum milito estis relative malmulte komunaj. Tiuj, kiuj transvivis epidemiojn, ĝenerale sukcesis transdoni siajn genojn al idaro; tiele nuntempe granda parto de la naskiĝintoj en Okcidento vivas sufiĉe longe por lasi idaron, sen iu ajn selektema premo sur la inteligenteco kaj sur la gena kvalito. En Nov-Gvineo, anstataŭe, oni vivis en socioj tre malmulte homplenaj, kie la epidemioj ne disvastiĝis, kaj kie la ĉefa morto-kaŭzo estis pro hommortigoj, senĉesaj tribaj militoj, malabundo de manĝaĵo kaj akcidentoj. Kompreneble, en tia medio nur la plej inteligentaj kaj lertaj transvivas kaj reproduktiĝas.
La mortokvanto en la Eŭropaj socioj, anstataŭe, malmulte rilatis al inteligenteco, kaj multe rilatis al genetiko kaj biokemio (ekzemple, la sangaj grupoj B kaj 0 estas pli rezistaj al variolo ol la grupo A). Alivorte, la natura selektado favore al genoj de la inteligenteco estis pli grava en Nov-Gvineo ol en niaj socioj kompleksaj kaj homplenaj, kie ĉefe gravis la kemio.
Krom tiu motivo de kemia naturo, alia ekspliko de la supozita supereco de la gvineanoj povas estis socia. La Eŭropaj kaj Usonaj infanoj pasigas multan tempon en pasiva kontemplado de televido, radio kaj kino: en averaĝa Usona hejmo, la televido estas ŝaltita dum sep horoj ĉiutage. La junaj gvineanoj, sen tiaj oportunoj, elspezas grandan parton de sia tempo farante: ludas inter si mem, interparolas kun la plenkreskuloj kaj tiel plu. La infaneco-psikologoj bone scias, ke infano bezonas ĝustan instigon por evoluigi ordinaran inteligentecon, kaj la neesto de instigoj povas eĉ porti al mensaj problemoj; jen la kialo, eble, pro kiu la gvineanoj averaĝe montras pli bonaj mensaj funkcioj ol okcidentanoj. Do, la gvineanoj ŝajnas pli inteligentaj de ni ĉe gena nivelo, kaj sendube iliaj infanoj ne suferas de la teruraj mensaj deficitoj de la mensa evoluo, specifaj de la okcidento."
Nessun commento:
Posta un commento