各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.

sabato 28 maggio 2011

Konversacio kun Dio pri la religioj...

La jena estas mia traduko de la dua libro de Conversations with God (Konversacioj kun Dio) fare de Neale Donald Walsch.
En tiu ĉi peco, Walsch parolas al Dio pri la mondaj religioj, speciale pri la Romana Katolika.
(La bluaj frazoj estas tiuj prononcitaj de Dio).

---

Mi dezirus iomete paroli pri kelkaj el la tre kompleksaj teologioj, kiujn ni homoj kreis. Ekzemple, kiam infano mi estis instruita pri mia pekeco kaj pri la fakto, ke ĉiu homo estas pekinto kaj tio estas neevitebla. Ni naskiĝis pekintaj.

Tre interesa koncepto. Kiel oni sukcesis kredigi vin tiele?

Ili rakontis al ni la historion pri Adamo kaj Eva. Dum la katekismo ili eksplikis al ni, ke, nu, povas esti, ke ni ne plenumis iun ajn pekon, kaj sendube beboj faris nenion, sed Adamo kaj Eva jese, kaj ni estas iliaj posteuloj kaj do ni heredis ilian pekon tiel, kiel ilian pekan naturon.
Adamo kaj Eva manĝis la malpermesitan frukton, akirante konon pri Bono kaj Malbono; tial ili kondamnis tutajn siajn idojn al la diseco de Dio ekde la naskiĝo. Ni ĉiuj naskiĝas kun tia "Origina Peko" en sia animo. Ni ricevis la Liberan Volon, mi kredas, por konstati ĉu ni laŭiros la vojon de Adamo kaj Eva, tiele malobeante al Dio, aŭ ĉu ni povas venki nian hereditan "pekemecon", farante la ĝustajn aĵojn malgraŭ la tento de la mondo.

Kio okazos se vi pekas?

Tiam Vi sendas nin al infero.

Ĉu vere?

Krom se ni pentas.

Mi komprenas.

Se ni diras, ke ni bedaŭras, farante Perfektan Kontrician Akton, Vi forsavi nin de infero, sed ne de ĉia sufero. Ni antaŭe devas pasigi certan periodon en Purgatorio por purigi nin de niaj pekoj.

Kiom da tempo vi devas resti en "Purgatorio"?

Depende. Ni devas akiri la forigo de niaj pekoj. Tio ne estas plaĉa, mi povas certigi ĝin al vi. Kaj ju pli multajn pekojn ni havas, des pli longa tempo necesas por forigi ilin, do des pli longe ni restas. Tio estis dirita al mi.

Mi komprenas.

Almenaŭ ni ne iros al infero, kiu estus eterne. Aliflanke, se ni mortas kun mortopeko, ni rekte iras al infero.

Ĉu mortopeko?

Kontraŭe ol la veniala peko. Se ni mortas kun veniala peko, ni nur iras al Purgatorio. Mortopeko sendas nin rekte al infero.

Ĉu vi povas doni al mi ekzemplon por tiaj diversaj kategorioj de peko, kiuj al vi estis instruitaj?

Certe. Mortpokoj estas gravaj, la plej gravaj krimoj, kiel mortigo, seksa perforto, ŝtelo. Venialaj pekoj estas negravaj. Veniala peko estus ne iri al la preĝejo dimanĉe. Aŭ, iam, manĝi viandon vendrede.

Atendu iomete! Via Dio sendas vin al Purgatorio, se vi manĝas viandon vendrede?

Jes! Sed ne plu estas tiel ekde la unuaj sesdekaj jaroj. Tamen, antaŭ tiam tiu estis konsiderita peko!

Ĉu vere?

Certe.

Nu, kio okazis dum la unuaj sesdekaj jaroj por forigi tian "pekon"?

La Papo asertis, ke ĝi ne plu estis peka.

Mi komprenas. Kaj via Dio... ĉu Li devigas vin adori Lin kaj iri al preĝejo dimanĉe, alikaze vi estos punitaj?

Ne iri al preĝejo estas peko, jes. Kaj se ni ne estas konfesintaj – se oni mortas kun tiu peko sur via animo – ni devige iros al Purgatorio.

Tamen, se estas infano, kiu tute ne konas ĉiujn tiajn "regulojn" per kiuj Dio donacas Sian amon, kio okazas?

Nu, se infano mortus antaŭ esti baptita, tiam li irus al Limbo.

Kie li iras?

Al Limbo. Ĝi ne estas punejo, sed ĝi ankaŭ ne estas Paradizo. Ĝi estas... nu... Limbo. Vi ne povas esti kune kun Dio, sed almenaŭ vi ne devas iri al Diablo.

Tamen, kial tiu belega kaj senkulpa infano ne povas esti kune kun Dio? La infano faris nenian malbonon...

Tiu veras, sed la infano ne estis baptita. Ne gravas kiom senpeka infanoj estas – aŭ iu ajn personoj – ili devas esti baptitaj por aliri al Paradizo. Jen la kialo, pro kiu gravas, ke la infanoj tuj estu baptitaj ĵus post la naskiĝo.

Kiu diris al vi ĉiun ĉi tiun?

Dio. Pere de Lia eklezio.

Kia eklezio?

La Romkatolika Apostola Eklezio, kompreneble. Tiu estas la eklezio de Dio. Fakte, se vi estas katoliko kaj vi spektus al meson de alia eklezio, tiu ja estus peko.

Mi komprenis, ke estis peko ne iri al preĝejo.

Certe. Tamen alia peko estas iri al malĝusta preĝejo.

Kio estas "malĝusta" preĝejo?

Ĉia eklezio, kiu ne estas la Roma Katolika. Vi ne povas estis baptita sub la malĝusta eklezio, kaj simile vi ne povas esti geedzigita, vi ankaŭ ne povas spekti meson de malĝusta eklezio. Mi rekte konas tiu ĉi temon, ĉar kiam mi estis juna, mi volis iri al la nupto de amiko, sed la monaĥinoj diris al mi, ke mi ne devis akcepti la inviton, ĉar ĝi estis por malĝusta eklezio.

Ĉu vi obeis al ili?

Ĉu al monaĥinoj? Ne. Mi pensis, ke Dio – Vi – montrus Sin ĉe aliaj eklezioj tiel volonte, kiel ĉe mia eklezio; tial mi iris. Mi estis en la sanktejo kun mia smokingo, kaj mi sentis min prava.

Bone. Do, ni iomete sintezu: ni havas paradizon, inferon, purgatorion, limbon, mortopekojn, venialajn pekojn – ĉu estas iu plua?

Nu, estas la konfirmacio, la konfeso, la komunio, la ekzorco, la lasta sanktoleado, la devigaj festoj, kiuj estas sanktaj tagoj...

Atendu. Ĉiu tago estas sankta. Ĉiu minuto estas sankta. Tiu ĉi, nun, estas Sankta Momento.

Nu... jes, sed estas tagoj tre sanktaj, kaj krome ni devas iri al preĝejo.

Pluaj devigoj? Kaj kio okazas, se vi ne iras?

Ĝi estus peka.

Tial vi iras al infero.

Nu, oni iras al Purgatorio, se oni mortas kun tia peko sur nia animo. Tiu estas la kialo, pro kiu konfesi ofte bonas. Vere, tiel ofte kiel vi povas. Kelkaj personoj iras ĉiusemajne. Aliaj ĉiutage. Tiel, se vi mortus...

Ha! Ĝi estas vivo sub konstanta timo.

Jes, efektive tiu estas la celo de la religio: timigi nin pri Dio. Tiel ni ĝuste kondutas, rezistante al tentoj.

Mi komprenis. Tamen, se vi realigus "pekon" kaj antaŭ plenumi konfeson vi subite mortus pro akcidento, kio okazus?

Ne estas problemo. Sufiĉas fari Perfektan Agon de Kontricio. "Ho, Mia Dio, mi pentas, ke mi ofendis Vin..."

Bone, bone. Sufiĉe.

Atendu. Tiu estas nur unu el la mondaj religioj. Ĉu Vi ne deziras ekzameni iun alian?

Ne, mi jam havas ideon.

Nu, mi esperas, ke la personoj ne pensu, ke mi simple ridindigi iliajn kredojn.

Vi ridindigas neniun nur rakontante kiel estas la aferoj.

Nessun commento:

Posta un commento