各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.

lunedì 13 giugno 2011

Rakonteto: La fizikisto kaj la fantomo

Mi estas fizikisto, do mi emas rigardi la mondon per la sciencaj okulvitroj kaj mi klopodas (anstataŭe, mi penas!) koni la multegajn novaĵojn, kiuj ĉiutage aperas.

Do, kiel reagus fizikisto kiel mi fronte al ŝajne super-natura fenomeno?

Imagu, ekzemple, ke morgaŭ aperu fronte al mi fantomo de mortinta homo, kiu asertu esti la fantomo de sanktulo. Kio okazus?

Mi nun provas imagi tion.

Morgaŭ vespere

Mi estas ĉe mia ĉambro, apud mia komputilo, kiam ege intensa helo aperas tie. Tute mirante, mi ektimegas kaj retroiras per mia seĝo. Tiu helo estas kvazaŭ blindiga, kaj mi levas manon por kovri miajn okulojn de la intensa lumo. Tute terurita, mi restas senmove kaj senspire.

En la eksterordinara situacio, mi komencas flari parfumon de floroj. Estas tre intensa parfumo, preskaŭ naŭza, kaj mi rekonas la hipotezan floron: la violo. Ĝia parfumo estas bona, sed kiam ĝi troas, tiam ĝi eknaŭzas min. Kaj tamen, tiu malkoncentras min de la teruro, kaj mi nun sentas min pli trankvila. Subite mi ekkonscias, ke la helo estas malpli intensa ol antaŭe, kaj, rigardante la fonton de la lumo tra miaj fingroj, mi rimarkas formon.

Tiu formo komence estas nepreciza, sed dum malmulta tempo ĝi iĝas klara, kaj mi fine rekonas la bildon de homo. Anstataŭe, de anktivulo: li tute ne estas vestinta laŭ la nuntempo; li havas longajn, blankajn vestojn, kiuj elvokas en la mia menso la antikvajn tempojn, eble je antikva Grekio eble je Romia Imperio. Fronte al mi estas tiu maljunulo kun malhela vizaĝkoloro, kiel la haŭto de tiuj popoloj, kiuj vivas sub la suno de la dezerto. La maldensaj haroj estas blankaj kaj blukaj, klare kontraŭante la malhela koloro de lia haŭto.

Li estas fronte al mi je du aŭ tri-metra distanco, en tiu hela bildo flugante senmova je unumetra alteco.

Li ridetas rigardante min, kaj tiu ava homo ek-trankviligas min. Mi mallevas mian manon, kaj silente mi observas lin.

Fantomo: Ne timu min. Mi venas pace.

Kaj li malfermas siajn brakojn. Mi ankoraŭ restas silenta, studante tiun super-homon.

Fantomo: Mi benas vin, kaj mi nur volas bonon por mi.

Mi finfine sukcesas esti sufiĉe trankvila tiel, ke mia menso ek-reiras laŭ la ordinara pens-maniero. Sendube, tamen, mi estas tre emociplena kaj miranta.

Mi: Kiu aŭ kio vi estas?

Fantomo: Mia nomo ne gravas. Mi estis sendita por la homaro kaj mi estas fronte al vi por instrui vin.

Mi: Ĉu instrui min? Ĉu sendita por la homaro? Pri kio vi parolas? Mi tute ne komprenas...

Fantomo: Ne zorgu pri tio. Vi baldaŭ komprenos ĉion kaj vi same baldaŭ estos konscia pri via rolo sur la Tero.

Mi: Ne... ne... mi ne komprenas. Pri kio vi parolas? Kiu vi estas?

Fantomo: Mia persono ne gravas. Mi nur estas sendito de mia Ĉiopova kaj Ĉioscia. Fidu je mi, kiel vi fidas je Ĉiopova kaj Ĉioscia.

Mi: Pri kio vi parolas? Mi... mi...

Fantomo: Trankiliĝu, mia kara Kvantumo, mi deziras nur benon al vi.

Mi: Vi konas mian nomon!

Fantomo: Certe! Ni konas multon pri vi.

Mi: Ĉu ``ni''?

Fantomo: Mi kune kun Ĉiopova kaj Ĉioscia kaj kun ĉiuj la aliaj al kiuj li donacis la konon pri vi.

Mi: Mi timas vin. Mi timas viajn vortojn. La tuta nuna situacio estas absurda!

Fantomo: Ne absurda, nur ekster-ordinara. Fakte, la ebleco de tiu ĉi situacio estas pruvata de mi kaj vi nun. Ĉu vi dubas pri tio, kion vi estas vidanta?

Mi: Mi ne... ne... vere, mi ne scias. Mia menso estas malklara nun. Mi tute ne scias, kion pensi.

Fantomo: Trankviliĝu. Mi nun rakontas al vi, kion vi devos fari, kaj vi samtempe malstreĉiĝu.

Mi: Kiel mi povas malstreĉi min? Mi estas fronte al fluganta maljunulo je blankaj, longaj vestoj, kiuj parolas pri tasko, kiu estis donita al mi de iu, kiun daŭre vi nomas ``Ĉiopova kaj Ĉioscia''.

Fantomo: La tempo respondos al via demando. Lasu min ekspliki vian destinon, vian celon.

Mi: Bone... rakontu al mi.

Fantomo: Gravaj faktoj okazas en la nuna tempo. Dum ni interparolas, la tuta Tero estas fronte al granda ŝanĝiĝo, kaj miloj da pecoj estas interagantaj, fiksante la estonton de la homaro. Tamen, ne ĉio venas por beni, kaj estas malbonaj aferoj en ĉi tiu mondo. La malbonuloj ĉiam estas laborantaj kontraŭ la beno. La nuno estas grava tempo, kaj multaj estantaj kaj estontaj vivoj dependas de nunaj elektoj. Kaj vi havas tre gravan rolon en ĉi tiu afero.

Mi: Ĉu mi? Kial mi? Ĉu vi estas serioze parolanta? Mi nur estas ordinara homo. Mi eĉ estas malfrua pri miaj studoj, kaj eble estas mia menso tio, kio estas malfrua. Kaj vi asertas, ke mi havas gravan rolon?

Fantomo: Ne zorgu pri tiuj etaj aferoj. Ĉiopova kaj Ĉioscia havas takson por ĉiuj, sendepende de raso, haŭto, kredo, sekso, inteligenteco kaj tiel plu.

Mi: Bone. Akorde al miaj karakterizoj, mi nur povas plenumi sinmortigan taskon. Ĉu estas kelka grava kaj malbona politikisto, kiun vi deziras mortigi por la beno de la estontaj idoj?

Fantomo: Ne... Li ne volas tion por vi. Li ne volas la mortigon de iu ajn per iu ajn. La nur ĝusta morto estas natura. Ĉiopova kaj Ĉioscia nur volas pacon kaj benon por ĉiuj.

Mi: Tiam, kion mi devus fari?

Fantomo: Vi simple devas preni ion de aparta loko, kaj porti ĝin al alia loko. Via tasko estas simpla, kaj konsideru, ke danke al tiu ĉi ago, vi kontribuos al la beno de la tuta homaro.

Mi: Kion vi... aŭ Li volas?

Fantomo: Mi scias, ke antaŭ kelka jaro, vi instruis ĉe la Natura Muzeo de via urbo. Vi instruis elektromagnetan teorion.

Mi: Mirinde! Vi ja scias ĉion pri mi!

Fantomo: Ĉion tion, kion Li, la Ĉiopova kaj Ĉioscia, lasas nin koni. En tiu muzeo estas persono kun kiu vi multe amikiĝis, ĉu vi memoras?

Mi: Certe. Vi parolas pri Leonardo.

Fantomo: Ekzakte. Ekspluatu lin por plenumi vian taskon de Li donita al vi.

Mi: Vi ankoraŭ ne diris al mi, kion vi volas de la Muzeo.

Fantomo: Eta objekto. Ĉe la suba etaĝo, estas konstanta ekspozicio pri mineraloj. Tie estas eta ŝtono, kiu estas la celo de via tasko. Prenu ĝin kaj reiru hejmen. Poste mi diros al vi, kien porti ĝin.

Mi: Ĉu vi volas, ke mi ŝtelu ŝtonon de la Muzeo? Ĉu vi estas freneza? Kial? Mi tute ne komprenas! Cetere, se ili malkovras min ŝtelante, mi riskas mian estontan karieron. Estas frenezaĵo!

Fantomo: Mi ne povas paroli malvere al vi: eta eblo, ke vi povus esti malkovrita ekzistas, kaj tamen bone pensu: nun la plej grava afero estas la homaro. Ĉiam estas la homaro. Vi havas ege gravan taskon, kvankam vi ne komprenas ĝian finan celon. Mi povas certigi tion al vi. Vi nun estas gravulo, kaj viaj estontaj agoj fiksos la estonton de la tuta Tero.

Mi: Kio? Atendu, atendu, atendu.... Ĉu vi certigas tion al mi? Kaj, kiu vi estas? Mi ne scias.

Fantomo: Mi estas nenio, nur sendito de...

Mi: Ĉiopova kaj Ĉioscia. Mi komprenis tiun parton. Eble ĝi estas la nura aĵo, kiun mi ĝis nun komprenis. Vi daŭrigas ne respondi al mi: kiu vi estas? kio vi estas? Se vi preferas.

Fantomo: Mi estas nur sendito, servisto de Ĉiopov...

Mi: Ŝparu la Ĉio-aĵojn, ĉu konsentite? Mi nur volas kompreni, kiel mi povas certigi vin. Tiu estas la problemo. Kiel mi povas scii, ke vi estas tion, kion vi asertas? Kiel mi povas scii, ke en la mondo vere estas gravaj faktoj kun malbonaj konsekvencoj, pri kiuj mi povas kunlabori?

Fantomo: Mi estas via certigo, ĉu ne? Mi estas pruvo de Lia, Ĉiop.., nu, de Lia volo kaj de Lia povo.

Mi: Kion vi celas diri?

Fantomo: Pensu, mia karulo, kaj malstreĉu vian animon por la beno de la tuta homaro. Ĉiu homo, kiel ĉiu natura estaĵo devas respekti regulojn, la naturaj leĝoj, tiuj fizikaj leĝoj, kiujn vi studas. Kaj ne ekzistas escepto. Tia sen-escepteco estas la kialo de via estinta miskompreno de la diro: ``Tio estas la escepto, kiun pruvas la regulon.'', ĉu vi memoras?

Mi: Mirinde! Kiel vi povas koni tiun fakton?

Fantomo: Li donas al ni la konon, ni nur estas humilaj servistoj. Ĉu vi vidas tion? Ĉio en Naturo devas respekti la fizikajn, naturajn leĝojn. Kaj, kiel ĉiu leĝaro, estas eblaj kaj neeblaj aferoj.

Mi: Mi kaptis vian celon. Flugi mez-aree ne eblas laŭ la ordinaraj leĝoj, kaj tamen vi tiel estas faranta.

Fantomo: Ekzakte. Rimarku, ju pli vi estas trankvila, des pli bone vi kapablas pensi.

Mi: Aperi de nenio, kiel vi faris antaŭe en tiu hela lumo, ankaŭ ne eblas. Kaj vi mirinde scias multon pri mi. Vi tute ne estas ordinara homo. Vi sendube estas superulo.

Fantomo: Bonege. Vi estas lerta, kaj via lerteco nur bezonas trankvilecon. Mi scias, ke aperante tiele, mi teruras la personojn; kaj terurante ilin, poste ili malfacile iĝas trankvilaj. Kaj tamen, nun la mondaj faktoj estas tro gravaj por uzi la plej ĝustajn manierojn. Mi bedaŭras pro tio, sed ankaŭ ni superuloj havas regulojn, kiujn ni devas respekti pro la volo de Li.

Mi: Bone. Vi konvinkis min. Mi ne povas rigardi vin parolantan, sen rimarki sincerecon en via vizaĝo. Krome, la faktoj parolas klare: vi estas ne-ordinara-homo.

Fantomo: Mi estas feliĉa pri tio. Do, ĉu vi nun klopodos plenumi vian taskon?

Mi: Ne.

Fantomo: Ĉu ne? Kial? Ĉu vi ne ĵus asertis, ke vi fidas je mi?

Mi: Jes. Mi tiel diris. Tamen, mi ne asertis, ke mi fidas je Ĉio-ulo.

Fantomo: Kial? Se vi kredas min, kaj mi parolas pri Li, kial vi ne kredas Lin?

Mi: Simple. Vi asertis, ke vi scias nur tion, pri kio Li volas sciigi vin. Do, vi ne scias ĉion.

Fantomo: Jese, nur Li estas Ĉioscia.

Mi: Ekzakte, do, kiel vi povas pruvi, ke Li estis sincera kun vi?

Fantomo: Ho! Kion vi diras! Se li nur aŭdis tion, kion vi diris!

Mi: Se li vere estas ĉioscia, ni havas la certecon, ke li sciis pri mia frazo, ĉu ne?

Fantomo: Certe! Sendube!

Mi: Kaj tamen vi uzis tiun esprimon: ``Se li nur aŭdis tion, kion vi diris!''. Ĉu vi dubas pri Lia ĉiosci-kapablo?

Fantomo: Ne! Ne! Kiel mi povus? Lia estaĵo estas senlima!

Mi: Tamen, kiel vi povas certigi tion? Pri Lia senlimeco, mi celas diri...

Fantomo: Mi neniam dubis pri Li! Ho! Vi estas sendanka!

Mi: Jes, eble. Tamen, vi ne estas certa pri kion vi diras.

Fantomo: Kiel vi aŭdacas paroli tiel-maniere? Mi ĉiam diras la veron!

Mi: Kiel mi jam diris al vi, mi tute ne dubas pri tio. Mi dubas pri via kono de Li. Via kono sendube estas neplena. Ĉu vi povas aserti male?

Fantomo: Ne! Ne! Mi ankaŭ ne aŭdacas malkovri faktojn pri Li, kiujn li ne lasas min koni!

Mi: Kial?

Fantomo: Kiel kial? Mi plene respektas Lin!

Mi: Ĉu ``respekti'' signifas ``ne esti scivola''?

Fantomo: Ankaŭ! Ankaŭ! Ne nur, sed ankaŭ!

Mi: Kial? ``Malrespekto'' estas iom malbona, kaj ĝi karakterizas ion farita malbone al iu. Tamen, kial ``scivolemo" estus malbona?

Fantomo: Ĉar li estas nia Granda Gepatro, Li donis al ni la vivon. Kiel vi povas esti tiel malrespektema?

Mi: Se mi malkovrus, ke Li estus mia gepatro, mi ne plu estus scivola pri tio. Eble mi estus scivola pri io alia. Ĉu vi ni ne povas esti scivolaj pri niaj gepatroj?

Fantomo: Vi tute povas esti respekta kaj samtempe scivola pri viaj fizikaj gepatroj. Tio ne estus problemo. Vi ne povas esti... esti scivola pri Li.

Mi: Kial? Kiu decidis tian regulon? Li diris tion al vi?

Fantomo: Ne... reale, mi ne scias... ni ĉiam faris tiel. Li atendas de ni nian respekton, kaj ni neniam volas ofendi Lin.

Mi: Do, via respektemo estas tiel granda, ke vi timas ĉion tion, kio povus eĉ nerekte ofendi Lin, ĉu vere?

Fantomo: Jes! Jes! Li estas tiel granda, ke nia respektemo je Li estas same vasta. Ni neniam faris, faras kaj faros ion, kio povus eĉ nur malproksime ĝeni Lin. Li estas nia Granda Gepatro.

Mi: Kaj tamen, konsidere ke Li estas Ĉioscia kaj vi ne, kaj krome Li decidas tion, kion vi scias, vi ne povas havi la certecon pri kio povas ofendi Lin, ĉu vere?

Fantomo: Mmm... Jes. Vi pravas. Ni ne scias ĉion! Kaj jes... ni ne povas certigi tion, kio ofendas Lin... Mi neniam pensis pri tio. Kaj tamen, ni iel konis tion, ĉar ni apriore klopodis fari malplieble. Ni atingis la punkton, kiel ni nur sekvas laŭvorte Lian volon tiel, ke ni ne povas esti konsideritaj ofendintoj.

Mi: Tiu estas tre malbela ekzisto! Vi vivas en la teruro je ofendi Lin!

Fantomo: Jes. Mi pensas, ke ĝi estas la vero. Anstataŭe, mi scias, ke ĝi veras, ĉar mi ĉiam estas necerta pri miaj pensoj, timante ke ili povas esti malbonaj.

Mi: Ho, ve! Kia malfeliĉa ekzisto! Tamen, ankoraŭ mi ne komprenas, kial vi estas tiel certa pri Liaj ĉioscia kaj ĉiopova kapabloj.

Fantomo: Pri tio mi ne havas dubojn. Li naskis nin tutajn. Eĉ vi, kvankam vi ne sciis tion, kaj vi neniam vidis Lin.

Mi: Ĉu vi vidis Lin?

Fantomo: Certe! Li estis la unua aĵo, kion mi vidis post mia naskiĝo. Ĉirkaŭ mi estis miaj gefratoj. Kaj poste ĉiuj el miaj pli maljunaj gefratoj asertis, ke Li naskis ĉiun el ili! Li estas nia Granda Gepatro, ĉu vi nun komprenas?

Mi: Mi nur komprenis, kial vi tutaj kredas tion. Tamen, vi vere ne scias. Vi ne konas la veron.

Fantomo: Kial? Kial vi parolas tiele?

Mi: Vi nur scias, ke Li estis ĉeesta ĉe ĉiu naskiĝo, kaj tamen neniu havas la certecon, ke estis Li tiu, kiu naskis vin.

Fantomo: Kaj kiu alia?

Mi: Mi tute ne scias. Antaŭ koni vin, mi eĉ ne konis pri vi. Kiel mi povas scii tion? Tamen, mi komprenis, ke vi ankaŭ ne povas koni la veron. Kaj tamen vi blinde kredas tion, kion Li kaj viaj gefatroj rakontas.

Fantomo: Kial vi estas tiel plena el duboj? Kial Li dezirus kredigi nin pri malveroj? Ni vivas mirindan senliman vivon!

Mi: Kaj tamen, vi ĉiam vivas sub la timo je ofendi Lin. Ĝi al mi ne ŝajna mirinda vivo.

Fantomo: Nu! Nia vivo estas pli bona ol vi. Vi multe devas suferi kiel homoj.

Mi: Tiu estas alia temo, kiun ĉiam igis min scivola. Kial du kategorioj de estaĵoj? Eĉ tri, se ni konsideras Lin mem.

Fantomo: Ba! Kiu scias?

Mi: Certe ne vi kaj viaj gefratoj.

Fantomo: Mi neniam demandis al mi tian aferon.

Mi: Alian veron.

Fantomo: Ne moku min!

Mi: Mi tute ne mokis min, kaj, se mia konduto estis senvole tiel interpretebla, mi plene pardonpetas. Mi nun volas rezoni kun vi, ĉar ŝajnas al mi, ke vi rezonis malmulte pri Li.

Fantomo: Vi pravas. Tamen, kion diri? Ĉiuj el ni tiel faras. Neniu demandas ion pri Li. Ni nur obeas Liajn komandojn.

Mi: Li lasis vin nesciaj. Se li vere ĉiopovas, kial li ne donis al vi la plenan konon?

Fantomo: Vi estas malpli dubiganta ol certaj nefidindaj bestoj. Tamen, kiel ne konsenti kun vi? Bone, mi nun lasas vin. Sentu vin libera de iu ajn tasko. Ju pli multe ni interparolas, des pli multaj demandoj pri Li venas al mia menso. Kiu vere scias, se li ne deziras demandojn?

Mi: Ekzakte! Kial ne demandi? Tiam vi vere scios, ĉu li volas aŭ ne vian scion.

Fantomo: Dankon. Kaj adiaŭ.

Mi: Adiaŭ, sendube hodiaŭ estis vere stranga okazaĵo!

Nessun commento:

Posta un commento