各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.

domenica 4 dicembre 2011

Simila logiko inter porko kaj homo


- Akilo: Mi volas paroli kun vi pri tre grava fakto.
- Testudo: Ho! Tre volonte! Mi ĉiam estas preta por ia ajn interesa dialogo!
- Akilo: Bonege! Mi fakte antaŭvidis vian reagon: tiu ĉi estas la kialo, pro kiu mi deziras paroli kun vi.
- Testudo: Nu! Pri kio vi volas dialogi?
- Akilo: Por mi ne estas facile paroli pri tiu ĉi temo, ĉar mi ankoraŭ ne klarigis al mi miajn ideojn pri ĝi. Malgraŭ tio, mi devas paroli, alie mi neniam klarigos ĝin.
- Testudo: Mi estas preta.
- Akilo: Vi scias, ke la matematiko uzas la demonstrojn por pruvi la verecon de la teoremoj.
- Testudo: Certe.
- Akilo: Vi krome scias, ke la demonstroj nur estas simplaj logike-rigoraj paŝoj, kiuj portas la homan menson de la premisoj al la tezo.
- Testudo: Absolute!
- Akilo: Tiu logika rigoreco estas la ŝlosilo de la demonstroj. Se ne ekzistus tia logika rigoreco, ne ekzistus la demonstroj. Ĉu vi opinias alie?
- Testudo: Nepre ne, kara Akilo! Fakte, oni povas trankvile nomi la tezon alimaniere: ekzemple, nomi ĝin konsekvencon. Aŭ, pli bone, de premisoj ni povas akiri diversajn asertojn, kiuj estas tutaj deduktitaj de tiuj premisoj. En tiuj deduktitaj asertoj estas ankaŭ la tezoj. Efektive, "tezo" estas la nomo, kiun ni donas al la aserto, kies pruvon ni intencas montri. Do la premisoj kaj la tezoj estas strikte ligitaj de la rigora logiko.
- Akilo: Kio okazus, se ne ekzistus la logiko?
- Testudo: Mi neniam pensis pri tio. La logiko estas tiel natura, kvankam ne simple eksplikebla afero, ke mi uzas ĝin nekonscie.
- Akilo: Vi ĵus diris, ke la demonstroj nur estas logikaj paŝoj, kiujn ni faras pasante de certaj premisoj al certaj konsekvencoj. Forigi la logikon egalus forigi tiujn rigorajn regulojn, kiuj estas uzita por pasi de la premisoj al la konsekvencoj, ĉu ne?
- Testudo: Certe.
- Akilo: Do, forigante tiujn regulojn de la logika deduktado, oni perdus nian kapablon pasi logike de la premisoj al la konsekvencoj, ĉu ne?
- Testudo: Kompreneble.
- Akilo: Se mi demandus al vi, post preni mane rokon, "ĉu tiu ĉi roko falos, kiam mi malfermos mian manon?", kion vi respondus?
- Testudo: La roko falos, sendube.
- Akilo: Kiel vi povas esti tiel certa pri la rezulto de tiu ago? Ĉu ne estas, ĉar tiu ago estas daŭre pruvata ĉiufoje ni lasas en la aero iun ajn?
- Testudo: Jes.
- Akilo: Do, vi scias, ke ĉiu ordinara objekto falas teren, ĉu ne?
- Testudo: Jes.
- Akilo: Kaj, ĉiu rezonado, kiu enhavos kontraŭdiron de tiu ĉi fenomeno---tio estas ke tiu rezonado enhavas aserton, laŭ kiu ne ĉiu objekto falas teren---tiaj rezonadoj, laŭ vi, estus sensenca, ĉu ne?
- Testudo: Kompreneble!
- Akilo: Tial, kiel bazo de la rezonadoj pri fizikaĵoj, vi ĉiam postulas koherecon rilate al la falado de la objektoj, ĉu ne?
- Testudo: Kiel ne?
- Akilo: Tiu ĉi kohereco rilate al tia falado tute similas al la rigoraj reguloj de la logiko. Pensu pri la jena: se al vi estas montrita la premison "estas dek pomojn en la aero", kiel vi povas dedukti ilian sorton?
- Testudo: Ili certe falos teren.
- Akilo: Kaj tiu ĉi konsekvenco, kiun vi asertis tiel certe, devenas de la certeco pri la falado de ĉiu objekto, ĉu ne?
- Testudo: Vi asertas la veron.
- Akilo: Do, tiu certeco iĝas regulo por dedukti faktojn de la premisoj. La logiko enhavas kelkajn regulojn, kiuj similas la regulon pri la falado. Ekzemplo de tiuj reguloj, estas la tri leĝoj de la aristotela logiko. Iu el ili asertas, ke ĉio aŭ havas aŭ ne havas certan econ. Ĉu ĝi estas klara al vi?
- Testudo: Verŝajne... sed lasu min fari ekzemplon por pruvi mian komprenon: se kato estas blanka, ne estas nigra; ĝi tute ne povas esti kaj blanka kaj ne-blanka.
- Akilo: Ekzakte. Komence, mi demandis al vi: "kio okazus, se la reguloj de la logiko pri deduktado ne ekzistus?" Sed vi ne sciis, kion respondi. Eble nun vi havas kelkan ideon pri tiu respondo.
- Testudo: Mi provas. Se la logikaj reguloj ne ekzistus, tiam ni ne povus pasi de la premisoj al la konsekvencoj. Ni tute ne scius kiel rezoni!
- Akilo: Vere! Nun pensu pri la jena: kio okazus al la universo, se ni forigus la tutajn fizikajn leĝojn, kiuj regas la dinamikon de la universo?
- Testudo: Ba! Estus tre stranga situacio! Kio okazus? Mi ne scias... verŝajne nenio ŝanĝiĝus. Aŭ ĉio hazarde kaj daŭre ŝanĝiĝus. Fakte, kiel vi ĵus asertis, tiaj fizikaj leĝoj regas la dinamikon de la universo. En la vorto "dinamiko" estas la koncepto de tempo, nome de "variado". Sendube io ne povas ŝanĝi sian staton sen la fluado de la tempo.
- Akilo: Niaj reguloj de deduktado pri la fizikaĵoj devas esti koheraj rilate al la fizikaj leĝoj, ĉu ne?
- Testudo: Kiel ne?
- Akilo: Do, ĉiufoje niaj reguloj de deduktado ne estas koheraj rilate al la naturo, tiam niaj deduktoj mem ne rilatas al la naturo, tial ili estas senutilaj.
- Testudo: Jese.
- Akilo: Anstataŭe, al kio rilatas la logikaj reguloj?
- Testudo: Mi tute ne scias. La fizikaj leĝoj klare estas rilata al la naturo. Tamen, la logikaj leĝoj estas rilataj al la rezonado.
- Akilo: Vi antaŭe faris ekzemplon: "blanka kato ne povas samtempe esti ne-blanka." Tiu certeco de kie devenas?
- Testudo: De la fakto, ke tio estus sensenca!
- Akilo: Kio signifas ke "io estas sensenca"?
- Testudo: Vi daŭre demandas al mi tre intuiciajn aferojn. Ili estas malfacile respondeblaj.
- Akilo: "Io sensenca" estas io, kio ne respektas la ordinarajn regulojn, ĉu ne?
- Testudo: Ni povas diri tiele.
- Akilo: Do, kiam vi asertas, ke la frazo "blanka kato ne povas samtempe esti ne-blanka" estas sensenca, tiam vi asertas, ke ĝi ne respektas la ordinarajn regulojn, ĉu ne?
- Testudo: Ba... mi ne scias... mi ne pensas, ke ĝi devige estas tiele.
- Akilo: Tamen, de nia rezonado, ĝi estas implicita, ĉu ne? Ni asertis, ke "io sensenca" estas io "kio ne respektas la ordinarajn regulojn", kaj la antaŭa frazo pri la kato estas sensenca. Tiu implicas, ke tiu frazo ne respektas la ordinarajn regulojn, ĉu ne?
- Testudo: Jes, mi komprenis tion.
- Akilo: La ordinaraj reguloj de la logiko estas kiel la regulo, pri kiu ni antaŭe parolis: precize la fakto, ke objekto, kiu havas apartan econ, ne povas samtempe ne havi la saman econ; kaj nia ekzemplo konsideris katon. Tiu ĉi regulo, kiu devas esti respektata por logika dedukto, reprezentas ion de la universo. Fakte, kiel vi scias, la kvantuma mekaniko parolas pri fizikaj sistemoj, kiuj povas esti en apartaj miksaj statoj, kie la sistemo estas en du aŭ pli multaj statoj samtempe. Tie, la logika regulo, pri kiu ni ĵus parolis, ne valoras. Ĉu vi iam pensis pri tio?
- Testudo: Ne... sincere ne. Nun demando alvenas al mi: kio estas la logiko? De la maniero laŭ kiu vi parolas, ŝajnas al mi, tamen, ke vi konfuzas du sferojn: la sfero de la naturo, kie parolado pri la kvantuma aŭ klasika mekaniko estas signifoplena, kaj la sfero de la logiko, kiu ne rilatas kun la enhavo de la rezonado. Fakte, kutime tia logiko estas nomita "formala". Kial vi komparas la logikon kun la naturaj leĝoj?
- Akilo: Pri kio la homaro ĉiam dialogas? Pri la naturo, ĉu ne? Pri la kialo de la vivo, ĉu ne? Pri la post-morto, ĉu ne? Tamen, ĉiuj tiuj ĉi temoj estas rilataj al la naturo. Fakte, la filozofoj ĉiam parolas pri la universo. Cetere, se ni parolas pri la videbla aŭ ne videbla universo tute ne gravas: ni ĉiam parolas pri la universo. Kaj tiu ĉi fakto estas granda indico pri la spegulebleco, kiun la logikaj reguloj devas havi kompare al la universo. Fakte, se ni estus kvantumaj sistemoj, ĉu nia ĵus-priskribita logika regulo valorus?
- Testudo: Ne...
- Akilo: Do, ĉu ni povus plenumi rezonadon per tiu regulo?
- Testudo: Jes, sed la rezulto tute estus ekstera al la realo. Tamen, atendu... mi volas kontroli, ĉu mi komprenis aŭ ne ion. Entute, vi estas asertanta, ke la logiko estas io tre rilata al nia universo; kutime mi aŭdas la kontraŭan tezon: fakte, la matematika logiko estas konsiderata kiel la matematiko mem, nome io, kio estas sendepende de la universo, kie ĝi estas evoluigata.
- Akilo: Malgraŭ vi estas pensanta, ke la logiko ne rilatas al la naturo, vi konsentas kun la fakto, ke en la universo iu ajn objekto aŭ havas aŭ ne havas econ, ĉu ne?
- Testudo: Jes.
- Akilo: Kaj ĉu vi ne miras pri la fakto, ke tiu ĉi fakto estas ekzakte la sama regulo, kiun Aristotelo priskribis kiel grava parto de la logiko?
- Testudo: Ne, mi ne miras. Kaj la motivo simplas: la logiko estas uzata kiel ilo por rezoni pri multaj aferoj, ĉefe pri la naturo.
- Akilo: Ni estas, tial, asertanta, ke iel la logiko devas reflekti la naturajn regulojn, ĉu ne? Alie, pri kio ni povus paroli pere de logiko tute sendependa de la naturo?
- Testudo: Kompreneble.
- Akilo: Tamen, la naturaj reguloj dependas de la skalo, de kie ni observas la mondo, ĉu ne?
- Testudo: Kion vi celas diri? La fizikaj leĝoj ĉiam estas la samaj kaj por planedo kaj por mikrobo.
- Akilo: Certe! Tamen pensu pri la jena. Kiam ni parolas pri la homaj aferoj, kiel ekzemple pri la kora saneco de iu ajn, ni devas konsideri la karakterizojn de la koro, ĉu ne?
- Testudo: Kiel ne?
- Akilo: Tiuj karakterizoj estas havataj nur de la animaloj, kiuj havas koron, ĉu ne?
- Testudo: Nepre!
- Akilo: Jam sur la Tero ekzistas organismoj, kiuj ne havas koron. Ĉiu planto ne havas koron. Do, ĉu parolado pri plantoj estus signifoplena se ni konsiderus koron?
- Testudo: Tute ne. Se la plantoj ne havas koron, kial paroli pri la koro, kiam la temo estas la plantoj?
- Akilo: Ekzakte. Tial, mi imagas, ke vi tre simple komprenos, ke la sama aserto estas farebla kiam la ĉefa temo estas la steloj, ĉu ne?
- Testudo: Sendube!
- Akilo: Do, malgraŭ la fakto, ke la fizikaj leĝoj estas egalaj por ĉiu objekto en la universo, viva aŭ neviva, eta aŭ ega ĝi estu, la apartaj respektendaj reguloj de tia objekto estas tute malsimilaj kompare al la apartaj respektendaj reguloj de alia objekto de la universo, ĉu ne?
- Testudo: Absolute!
- Akilo: Do, se la logiko devas reflekti la naturaj leĝoj por paroli pri la naturo mem, ĝiaj premisoj devas ŝanĝiĝi depende de la temo. Ĉu tiu ĉi rezonado ŝajnas al vi signifoplena?
- Testudo: Mi havas dubon.
- Akilo: Bonege. Esprimu ĝin, mi estas scivola. Ĉiam eblas, ke rezonado povas esti rigore korekta, sed neeviteble malvera.
- Testudo: Vi diras la veron. Se la reguloj de la logikoj ŝanĝiĝas depende de la observato, sufiĉas ke la observanto konsideru la ecojn de tiu objekto de observado por elekti la ĝustajn logikajn regulojn kaj, poste, evoluigi rezonandon pri tiu objekto, ĉu ne?
- Akilo: Certe.
- Testudo: Tamen, se tiel estus, kiam ni estus fronte al ne-konata objekto, ni ne scius kiajn logikajn regulojn elekti, ĉar ni ne konus ĝiajn ecojn.
- Akilo: Kompreneble. Kaj, kiu estas via dubo pri tiu ĉi?
- Testudo: Nu, se ĉiu natura objekto bezonus apartajn logikajn regulojn, ĉiufoje ni volus rezoni pri novaĵo, ni tute ne povus akiri ion ajn, ĉar ne konante la ecojn de tiu novaĵo, ni ne scius kiajn regulojn uzi. Kaj tiu igos neebla ĉiun rezonadon pri novaĵoj. Tiele, ekzemple, ankaŭ la juraj aferoj estos tute nedecideblaj: fakte, ĉiufoje estus nova kazo la juĝistoj ne kapablus decidi ion ajn.
- Akilo: Mi komprenas vian vidpunkton. Nun respondu al la jena demando: ĉu porko havas koron kiel la homo?
- Testudo: Mi opinias jese. Porko estas mamulo kiel la homo. Mi pensas, ke ĝi havas home-similan koron.
- Akilo: Do, kiam ni parolas pri la koro de porko, kaj ni demandas al ni mem, ĉu altega-frekvenca batado estas nebona, ĉu ni povas respondi laŭ la sperto, kiun ni havas pri nia mem koro?
- Testudo: Kiel ne.
- Akilo: Tial, malgraŭ porko kaj homo estas du diversaj objektoj, ni povas trovi similajn ecojn, kiuj permesas al ni paroli pri iu laŭ la ecoj de la alia. Ni sendube ne povas trakti ĉiun aferon pri porko kiel ĝi estus afero pri homo, tamen pri multaj aferoj ni povus uzi komunajn regulojn, deduktante multajn aferojn pri ambaŭ.
- Testudo: Vi certe diras la veron.
- Akilo: Inter du homoj la similecoj estas pli multaj ol inter porko kaj homo, ĉu ne?
- Testudo: Absolute.
- Akilo: Do, pli multe ol inter porko kaj homo, ni povus inter du homoj rezoni kiel ili estus preskaŭ egalaj estaĵoj, ĉu ne?
- Testudo: Jes.
- Akilo: Memkompreneble, kiel vi observis, kiam ni estas fronte al novaĵo, estu ĝi eĉ nur homo kaj nenia apartaĵo, ni ne estus certa pri la ordinareco de tiu homo, ĉu ne?
- Testudo: Ekzakte. Ĉiam estus io ne antaŭvidebla, kelka nekonata eco, kiu igos malveraj niajn rezonadojn pri la nekonata homo. Tamen, kiel ni povas igi niajn rezonadojn korektaj kiam ni ne konas tian homon?
- Akilo: Tamen, kiel ni ĵus asertis, ni povas paroli pri la koro de porko, kiel ĝi estus homa, ĉu ne?
- Testudo: Jes.
- Akilo: Malgraŭ la fakto, ke homo kaj porko estas tre malsimilaj. Krome, la malsimileco inter porko kaj homo estas pli granda ol inter du homoj, ĉu ne?
- Testudo: Kiel ne?
- Akilo: Do, kvankam ni estus fronte al nekonata homo, ni povus fari diversajn asertojn kun granda certeco. Ekzemple, ni povus aserti, ke li sendube bezonas trinki akvon: eble li trinkas malofte, tamen li trinkas. Eble li manĝas malofte, kaj tamen ĝi manĝas. Kaj tiel plu... ĉu mi estas misplenumante la rezonadon?
- Testudo: Ne. Tute ne. Kaj tamen, se ni baziĝus nur sur la efektivaj komunaj ecoj inter la nekonata kaj la konata homo, tiam nia korekte-plenumita rezonado estus vera; sed, tiu aro da komunaj ecoj estas nekonata. Precize ĉar tiuj komunaj ecoj estus parto de la kono de tia homo; sed ni komencis dirante ke tiu homo estas nekonata. Kiel ni povas koni la komunajn ecojn de ne konata homo?
- Akilo: Verege!
- Testudo: Krome, via ekzemploj, kiel la bezono je trinkado aŭ je manĝado estas tro ĝeneralaj, kaj ofte senutilaj. Ĉio dependas de la temo de nia rezonado pri tiu nekonata homo.
- Akilo: Denove verege. Tamen, pensu pri la jena. Ni ne povas antaŭscii la ecojn de nekonata homo. Tamen, ni povas apriore taksi sian similecon kompare al konata homo. Ĉu tiu takso estas korekta? Ne ĉiam, sed ĝi estas komenco. Fakte, tiu ĉi komenco estas aproksimo: mi celas diri, ke ĝi estas necerta, kruda taksado. Poste ni devas rafini nian taksadon.
- Testudo: Kiel ni povas rafini nian taksadon?
- Akilo: Kiam ni elektas la malĝustajn premisojn por rezonado, kio okazas?
- Testudo: La rezonado produktas malĝustajn asertojn; aŭ pli bone, ne ĉiu deduktita aserto per tiu rezonado estus ĝusta, vera. Kelkaj eĉ povus esti veraj asertoj, sed kiaj el la tutaj deduktitaj asertoj estus veraj kaj kiaj malveraj, tute ne eblus distingi. Do, tia rezonado praktike estos senutila.
- Akilo: Bonege. Nun, kio signifas la frazo: "deduktita aserto ne veras"?
- Testudo: Ĝi signifas, ke ĝi ne parolas pri la vero. Kaj la vero, se ni estas parolanta pri naturaĵo, estas io, kio okazas. Malveraĵo pri la naturo ne okazas. Ekzemple, mi povas antaŭdeklari, ke la varmaj gasoj falas teren kaj la malvarmaj gasoj plialtiĝas. Ebla deduktaĵo de tiu ĉi premiso estus, ke en domo la plej malvarmaj etaĝoj estas la plej altaj. Kompreneble tiu ĉi estas malveraĵo, ĉar ĝi ne okazas: eĉ okazas la malo!
- Akilo: Do, se deduktita aserto veras, tiam ĝi estas komparebla kun la naturo. Se nia deduktita aserto malveras, en la komparo kun la naturo, ĝi montros sian tutan malverecon. Tiam, kiam nia deduktaĵo montriĝas malvera, kiel ni povas fari?
- Testudo: Ni povas ŝanĝi ĝin.
- Akilo: Kiel?
- Testudo: La nura metodo estas aŭ ŝanĝi la premisojn, kiuj portis al ĝi, aŭ ŝanĝi la deduktajn regulojn.
- Akilo: Bonega punkto. Kaj, se ni ŝanĝas niajn premisojn aŭ niajn deduktajn regulojn, kaj poste ni akiras verajn asertojn, ĉu ni povas nomi tiun ĉi procezon "rafinado"?
- Testudo: Jese. Mi komprenis vian vidpunkton. Efektive, kvankam ĉiu natura objekto havas siajn apartajn ecojn, ni povas trovi similecojn inter malsimilajn sistemoj, kiel inter porko kaj homo. Tamen, ofte ni studos novaĵon, kies ecojn ni ne konos; aŭ pli bone: ni studos ĝin precize pro la fakto, ke ni ne konas ĝin; komence ni faras krudan taksadon, bazante ĝin sur nia sperto. Poste, se ni rimarkos malĝustajn deduktadojn pro tiu apriora taksado, ni ŝanĝos iomete niajn premisojn adaptante ilin al la observadoj kaj al la komparoj. Nun mi ankoraŭ pli profunde komprenas, kial kvantuma mekaniko mirigis ĉiujn tiel multe: ĝi tute fuĝas de la plej bazaj intuicioj pri la naturo, kiujn la homo havas. Tiuj intuicioj estas ecoj komunaj al ĉiu homa sperto, ĉu ne?
- Akilo: Ekzakte. Pensu ankoraŭ pri tiu logika regulo de Aristotelo: aŭ objekto havas apartan econ aŭ ne havas ĝin. Ĝi ne povas samtempe havi kaj ne havi tiun econ. Tiu ĉi propreco, nome aŭ havi aŭ ne havi econ, estas komuna al ĉiu objekto spertata de la homoj. Do, sendube tiu ĉi premiso estas ĉiam alprenata por ĉiu rezonado sendepende de la temo.
- Testudo: Tamen, la naturo montris al ni temon, kie tiu regulo ne okazas: kvantuma mekaniko.
- Akilo: Mi nun volus paroli, pri io ajn, kiun vi rapide menciis. Mi opinias, ke ĝi estas interesa kaj neklara afero.
- Testudo: Kio?
- Akilo: Vi asertis, ke kiam nia dedukto kontraŭas natura okazaĵo, ni havas du eblojn: ni devas ŝanĝi aŭ niajn premisojn aŭ niajn deduktajn regulojn.
- Testudo: Certe! Fakte, malgraŭ ni povas perfekte plenumi rezonadon, niaj premisoj povas esti malĝustaj; alie, kvankam niaj premisoj povas esti korektaj, niaj deduktaj reguloj estas malĝustaj. Rimarku, ke kiam mi asertas "niaj deduktaj reguloj estas malĝustaj", mi ne celas diri, ke ni misdeduktis ion dum la rezonado. Anstataŭe, mi celas diri, ke, malgraŭ niaj logikaj paŝoj estas tute korektaj rilate al la antaŭfiksitaj logikaj reguloj pri deduktado, tiuj logikaj reguloj pri deduktadoj estas malĝustaj.
- Akilo: Mi komprenis. Nun, mi demandas al vi: kiel interrilatas la premisoj, la deduktaj reguloj kaj la objekto de nia rezonado?
- Testudo: Nefacile respondebla demando, sendube! Eble, tamen, mi havas bonan ideon pri ĝi. Sed ni analizu ĝin venontan fojon.

Nessun commento:

Posta un commento