各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.

mercoledì 22 agosto 2012

Argumentaj Eraremoj: Aserti la konsekvencon

Mi volas listigi la diversajn argumentajn eraremojn, kiujn oni povas renkonti kaj en aliulaj kaj en la propraj argumentadoj. Ŝajnas al mi, ke Esperante ne ezkistas tia listigo, do, kiel ne fari ĝin? Mia ĉefa fonto estos la libro de Madsen Pirie, kiu kreis veran listigon.

Mi komencu per la logikaj eraremoj.

ASERTI LA KONSEKVENCON

Tiu ĉi estas klasika eraro, kiu estas realigita de tiuj, kiuj ofte uzas la us-modon.
Jen tuja ekzemplo:

Se mi forte puŝus la tason, tiam la tason falus kaj rompiĝus. Konsidere ke la taso estas grunde kaj rompiĝinta, tiam mi forte puŝis ĝin.

Kie estas la eraro? Simple en la fakto, ke estas malvera dedukto: "...tiam mi forte puŝis ĝin". La taso povas esti falinta pro diversaj kialoj: eble kato puŝis ĝin; eble la vento faligis ĝin; kaj tiel plu. Do, se ni vidas la taso grunde kaj rompiĝinta, tiam ni ne povas rekte dedukti la kialo de ĝia falo.
La frazoj "Konsidere ke... puŝis ĝin." inversigas la ordon de la konstruo "se... tiam...", kiun ni asertis komence ("Se mi forte... kaj rompiĝus").
Fakte oni povas reskribi ĉion, kio estas post la punkto tiele:
"Se la taso estas grunde kaj rompiĝinta, tiam mi forte puŝis ĝin."
kiu estas la malo de la komeca aserto:
"Se mi forte puŝus la tason, tiam la tason falas kaj rompiĝus."

Tiu ĉi argumenta eraro povas esti uzita eĉ kiel armilo por neĝusta akuzado:

La knaboj, kiuj estas stultaj, pasigas horojn videoludante. Ankaŭ vi pasigas horojn tiele, do vi estas stulta!

Klare, ankaŭ ĉi tie estas inversigo de la rezonado. La fakto, ke la stultuloj ŝatas la videoludojn, ne implicas, ke la videoludoj estu stultaĵoj. Krome, tio eĉ ne implicas, ke, kvankam la videoludoj estus stultaj, inteligenta persono ne povus amuziĝi per ili.

Nessun commento:

Posta un commento